Cordobilla de Lácara

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Cordobilla de Lácara [kordoBIja LAkara] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Cordobilla de Lácara
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06487
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 838  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 9′ N, 6° 26′ U (mapo)39.148205-6.437382Koordinatoj: 39° 9′ N, 6° 26′ U (mapo) [+]
Alto 361 m [+]
Areo 37 km² (3 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cordobilla de Lácara (Hispanio)
Cordobilla de Lácara (Hispanio)
DEC
Cordobilla de Lácara
Cordobilla de Lácara
Situo de Cordobilla de Lácara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cordobilla de Lácara [+]
vdr
Blazono de la vilaĝo

La loĝantoj nomiĝas cordobillanos. La censita populacio en 2008 estis de 983 loĝantoj.

Situo redakti

Cordobilla de Lácara estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 361 m; je 69 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 44 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 36,9 km². Ĝi situas proksime de la limo inter la provinco de Badajoz kaj la provinco de Cáceres.

Geografio redakti

La vilaĝo estas ĉe la montaro Sierra de San Pedro inter anzinaroj kaj olivarbaroj en kuniĝo al la Sierra de Montánchez, ambaŭ apartenantaj al la monta sistemo de Montes de Toledo. Abundas proksime korkokverkoj, cistoj kaj aliaj plantoj tipaj de la mediteranea arbaro. En tiu natura montaro eblas vidi cervoj, aproj, monaĥvulturoj, reĝaj agloj kaj iberimperiaj agloj.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj ĉefe por produktado de olivoleo de tre alta kvalito. La brutobredado konsistas el ŝafoj, kaproj kaj porkoj. Tria fonto de resursoj estas la elproduktado de korko per tradiciaj sistemoj de elprenado (saca).

Vidaĵoj redakti

Proksime estas la plej interesega dolmeno de la regiono. La popola arkitektuto konsistas el blankaj domoj de agrikultura tipo. Krome estas preĝejo de Sankta Petro.