Cornol

komunumo de Svislando
Cornol
Blazono de Cornol
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 24′ 25″ N 7° 9′ 50″ O / 47.40694 °N, 7.16389 °O / 47.40694; 7.16389 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 25″ N 7° 9′ 50″ O / 47.40694 °N, 7.16389 °O / 47.40694; 7.16389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 893
Areo 10,43 km²
Alteco 520 m super marnivelo
Poŝtkodo 2952
Komunumkodo 6782
Mapo de Cornol
vdr

Pri la komunumo redakti

Cornol estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 893 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Cornol situas 7 kilometrojn oriente de la distriktoĉefurbo Porrentruy, ĉe la suda flanko de la valkaldrone de la rivero Allaine, norde de la monto Mont Terri kun alteco de 804 m s.m., kiu apartenas al ĉeno de la Ĵurasa Montaro. Tra la vilaĝo fluas de sudoriento al nordokcidento la rivereto Cornoline, kiu en Alle alfluas al Allaine.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cornol limas en nordoriento kaj oriento al la komunumo La Baroche, en sudo al Clos du Doubs, en oriento al Courgenay, kaj en nordokcidento al Alle.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Porrentruy al Asuel. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 16 de Delemonto al Porrentruy kaj okcidente de la vilaĝo sur la komunuma teritorio pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A16, kies 4-kilometra tunelo sub Mont-Terri situas sur la komunuma areo. Unu kilometron oriente de la vilaĝocentro la komunumo disponas pri propra alveturejo al la aŭtovojo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cornol datiĝas el la jaro 1136 kiel Coronotum. Ek de la 13-a jarcento Cornol estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento ĝi estis atribuita al la majorejo Alle de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Cornol apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Cornol apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti