Alle JU

komunumo de Svislando
- La mallongigo JU en Alle JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Alle.

Alle
Blazono de Alle
Preĝejo de Alle
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 25′ 40″ N 7° 7′ 50″ O / 47.42778 °N, 7.13056 °O / 47.42778; 7.13056 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 40″ N 7° 7′ 50″ O / 47.42778 °N, 7.13056 °O / 47.42778; 7.13056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1702
Areo 10,66 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 2942
Komunumkodo 6771
Mapo de Alle
vdr

Pri la komunumo redakti

Alle (prononcu al, malnova germanlingva nomo Hall) estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1702 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Alle situas en la fundo de ĵurasa valo de la rivero Allaine, alfluanto de Doubs, oriente de la distriktĉefurbo Porrentruy. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,66 km², de kiuj 21% estas kovritaj de arbaro, 65% servas por agrikulturo kaj 13% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Alle limas en nordoriento al Vendlincourt, en oriento al La Baroche, en sudoriento al Cornol, en sudo al Courgenay, en okcidento al Porrentruy, kaj en nordokcidento al Coeuve.

Trafiko redakti

En la sudo pasas tra la komunuma teritorio la svisa aŭtovojo A16, al kiuj la plej proksimaj alveturejoj de Alle troviĝas en Courgenay en sudo kaj Porrentruy en okcidento. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝspura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Porrentruy al Bonfol.

Historio redakti

La unua skriba mencio de Alle datiĝas de la 15-a de junio 797 kiel Walo el dokumento per kiu la episkopo Angelram de Metz konfirmas donacon de Wascom, abato de Saint-Avold al la grafo Wolmerus.[1]

La setlejo apartenis unue al la dukoj de Ferret poste al la Grafejo Montbéliard (germane Mömpelgard) kaj tiam denove al la dukoj de Ferret. Ek de la 13-a jarcento ĝi estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departemento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Alle apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Alle apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti