Bonfol

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bonfol (stacidomo).

Bonfol (malnova germanlingva nomo Pumpfel) estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 684 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Bonfol
Blazono de Bonfol
Preĝejo de Bonfol
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 28′ 45″ N 7° 9′ 5″ O / 47.47917 °N, 7.15139 °O / 47.47917; 7.15139 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 45″ N 7° 9′ 5″ O / 47.47917 °N, 7.15139 °O / 47.47917; 7.15139 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 684
Areo 13,59 km²
Alteco 432 m super marnivelo
Poŝtkodo 2944
Komunumkodo 6775
Mapo de Bonfol
vdr

Geografio

redakti

Bonfol situas en nordoriento de la distrikto proksimume 9 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefloko Porrentruy en la fundo de la valo de la rivereto Vendline apud la landlimo al Francio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,59 km², de kiuj 44% estas kovritaj de arbaro, 48% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Bonfol limas en nordoriento al Pfetterhouse (Francio), en oriento al Courtavon (Francio), en sudo al Vendlincourt en okcidento al Damphreŭ, kaj en nordokcidento al Beurnevésin.

Trafiko

redakti

La stacidom de Bonfol estas la finhaltejo de mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj, kies elirpunkto estas Porrentruy. La komunumo situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Bonfol datiĝas el la jaro 1136 kiel Bunfol. Dum mezepoko la vilaĝo Bonfol apartenis al la princepiskopejo de Bazelo kaj estis submetita al la majoro de Coeve. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Bonfol apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Bonfol apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.[1]

Notoj kaj referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti