Coeuve

komunumo de Svislando
Coeuve
Blazono de Coeuve
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 27′ 15″ N 7° 5′ 55″ O / 47.45417 °N, 7.09861 °O / 47.45417; 7.09861 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 15″ N 7° 5′ 55″ O / 47.45417 °N, 7.09861 °O / 47.45417; 7.09861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 682
Areo 11,59 km²
Alteco 432 m super marnivelo
Poŝtkodo 2932
Komunumkodo 6781
Mapo de Coeuve
vdr

Pri la komunumo redakti

Coeuve estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 682 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Coeuve situas norde de la distriktĉefurbo Porrentruy en valkaldrono de la rivereto Coeuvatte, kiu fontas sur la komunuma teritorio kaj post 16 kilometroj en Francio alfluas al Allaine. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,59 km², de kiuj 38% estas kovritaj de arbaro, 58% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Coeuve limas en nordo al Damphreux, en oriento al Vendlincourt, en sudoriento al Alle, en sudokcidento al Porrentruy, en okcidento al Courchavon, kaj en nordokcidento al Basse-Allaine.

Trafiko redakti

Coeve situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Porrentruy al Beurnevésin.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Coeuve datiĝas el la jaro 1136 kiel Cova. Dum mezepoko Coueve apartenis al la voktejo Ajoie, kiu estis en la 13-a jarcento integrita al la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento Coeuve fariĝis ĉefloko de unu de la kvin majorejoj de la voktejo. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis aligita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Coeuve apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Coeuve apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti