Cro (kantisto)

Cro (naskita je la nomo Carlo Waibel la  31-an de januaro 1990(nun 1990-01-31) en Aalen, do nun 34-jara) estas germana repmuzikisto, kantisto, muzikisto kaj muzikproduktisto, kiu kantiste estas reprezentata per la muzikprodukta firmao Chimperator Productions. Li priskribas sian muzikon kiel miksaĵo inter pop- kaj repmuziko, kiun li nomas "Raop". En koncertoj, muzikfilmetoj kaj aliaj publikaj aperoj, li vestiĝas per repista ĉapo kaj per vizaĝa masko panda, tiel ke tiu masko iĝis lia rekonilo. Aparte konata kanto de li estas Einmal um die Welt ("unufoje ĉirkaŭ la mondo"). En la koncerna oficiala muzikfilmeto de tiu kanto ĉefrolas knabo 11- aŭ 12-jara kun samaĝa amikino: ĉar tiu knabo same vestiĝas per repista ĉapo kaj per vizaĝa masko panda, facilas identigi lin pli juna personaĵo de la kantisto.

Cro
Cro en la festivalo Splash! de 5-an de julio 2012
Cro en la festivalo Splash! de 5-an de julio 2012
Bazaj informoj
Naskonomo Carlo Waibel
Alie nomata Lyr1c
Naskiĝo 31-an de januaro 1990 (1990-01-31) (34-jaraĝa)
en Mutlangen
Ĝenroj popmuziko, Repo
Profesio repisto, kantisto, muzikisto, muzikproduktisto
Eldoninto Chimperator Productions
Retejo cromusik.info
Persona informo
Aliaj nomoj Cro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Argentino
Alma mater Johannes-Gutenberg-Schule en Stutgarto
Okupo
Okupo kantistomuzikproduktistokomponisto • repisto
TTT
Retejo https://cromusik.de
vdr