Csaba Koncz [ĉaba konc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koncz Csaba estas hungara biologo, genetikisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

Csaba Koncz
Persona informo
vdr

Csaba Koncz[1] naskiĝis la 24-an de julio 1954 en Kecskemét.

Biografio redakti

Csaba Koncz akiris biologian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1977. En la sekva jaro li doktoriĝis (Ph.D.), kandidatiĝis en 1984, fine doktoriĝis en la akademio en 2004. En tiu periodo en 1978 li esploris en la genetika instituto, en la sekva jaro en Gent, poste en Kolonjo, fine li revenis al la origina instituto. Ekde 1984 li havas 2 postenojn, la unua estas en instituto de Kolonjo, la dua estas en simila laborejo en Szeged. Li ricevis premion en 1998. Li havas edzinon, kiu naskis filinon.

Liaj disertaĵoj redakti

  • "Biochemical characterization of the restriction-modification system of Bacillus sphaericus" (1978)
  • "Plant gene vectors and expression of foreign genes in plants" (1984)
  • "Molecular genetic analysis of gene mutations induced by T-DNA in plants" (2005)

Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti

  • Biochemical characterization of the restriction-modification system of Bacillus sphaericus. (1978)
  • Expression and assembly of functional bacterial luciferase in plants. (1987)
  • Protoplast isolation and culture in Arabidopsis. (1998)
  • Diverse phosphoregulatory mechanisms controlling cyclin-dependent kinase-activating kinases in Arabidopsis. (2006)
  • Chromatin Evolution-Key Innovations Underpinning Morphological Complexity. (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti