Csaba Tóth [ĉaba tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Tóth Csaba János estas hungara kuracisto, kirurgo-urologo, profesoro, fotisto.

Csaba Tóth
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1940 (1940-09-01) (83-jaraĝa)
en Kiskunfélegyháza
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Albert Szent-Györgyi University of Medicine
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Csaba Tóth [1] Arkivigite je 2015-07-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de septembro 1940 en Kiskunfélegyháza.

Biografio redakti

Csaba Tóth akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1964. Post siaj studoj li laboris en hospitalo de Szentes ĝis 1988, kie intertempe li akiris fakdiplomojn pri kirurgio en 1968, pri urologio en 1972. Li studvojaĝis al Germanio en 1974. En la sekva jaro li estis nomumita ĉefkuracisto. En 1980 li kandidatiĝis (Ph.D.). Post 4 jaroj li enkondukis en la hungara medicino la endoskopon kontraŭ nefrolitiazo. Inter 1988 kaj 1995 li laboris en hospitalo de Kecskemét, sed tiutempe li enkondukis la endoskopon en Jemeno, Rumanio, Ĉeĥoslovakio, Pakistano. En 1991 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. En 1994 li estis nomumita privata profesoro, en la sekva jaro klinikestro en Debrecen. Ekde 2000 li instruas ankaŭ en Oradea.

Li ekspoziciis siajn fotojn en 25 urboj. Li ricevis premiojn aŭ medalojn inter 1981-2009.

Elektitaj libroj redakti

  • Repetitorium chirurgiae (1970)
  • Endoszkópos vesekősebészet (1987)
  • Az urológia tankönyve (Lernolibro de la urologio), (1997)
  • Urológia egyetemi tankönyv (Urologia universitata lernolibro), (2005)

Fontoj redakti