Cunard Line
Cunard Line estas brita navigacia kompanio kreita de la kanadano Samuel Cunard en 1838.
Cunard Line | ||
---|---|---|
negoco • cruise line vd | ||
Dum | 1840 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | White Star Line | |
Fondintoj | Samuel Cunard vd | |
Sidejo | Southampton | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Posedataj kompanioj | RMS Franconia • RMS Franconia • SS Ivernia • RMS Ascania • RMS Ausonia • RMS Etruria • RMS Samaria • RMS Scythia • RMS Persia • RMS Saxonia • RMS Saxonia • RMS Scotia • RMS Carinthia • Star Pride • MS Gemini • Ocean Countess • RMS Ivernia • USS Hatteras • USS Ice King • RMS Aquitania • RMS Lusitania • Queen Mary 2 • RMS Britannia • RMS Olympic • SS Abyssinia • RMS Carpathia • RMS Queen Elizabeth • MS Golden Iris • RMS Lancastria • RMS Lucania • RMS Mauretania • RMS Carmania • MV Britannic • SS Transylvania • RMS Campania • SS Servia • MV Cunard Ambassador • Queen Elizabeth 2 • SS Doric • RMS Sylvania • RMS Caronia • RMS Andania vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Origine, la kompanio Cunard kunligis Brition al Usono kaj transportis poŝtaĵojn (la firmao obtenis, ke la nomojn de siaj ŝipoj antaŭas la siglo RMS, aŭ Royal Mail Ship, samkiel la White Star Line). En 1840 eknavigis inter Liverpool kaj Bostono la unua vaporŝipo de la kompanio, la Britannia : tio signis la komencon de konstanta ŝipveturado por pasaĝeroj kaj komercaĵoj inter Eŭropo kaj Ameriko.
La populareco de marvojaĝoj ekfalis en la 1950-aj jaroj, kiam la konkurenco de aeroplanoj iĝis pli kaj pli prema. En 2004, la Queen Elizabeth 2 emeritiĝis, kaj la lasta, ankoraŭ funkcianta transatlantika ŝipo restas la Queen Mary 2.