Dániel Ötvös [otvoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ötvös Dániel estis hungara kemiisto, juristo, profesoro, muzeestro. Lia nobela antaŭnomo estis ebesfalvi.

Dániel Ötvös [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1901 en Hungara reĝlando en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio). Li mortis la 7-an de julio 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dániel Ötvös akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1925. Post siaj studoj li laboris en kemia uzino en Budapeŝto, kie li iĝis uzinestro post 3 jaroj. En 1935 li doktoriĝis el juro en Scienca Universitato Ferenc József. Inter 1938 kaj 1944 li gvidis novan kemian uzinon en Pápa, poste li revenis al la pli frua uzino. Post la 2-a mondmilito li gvidis diversajn uzinojn en Peremarton, poste en Szolnok. Inter 1963-1972 li estis muzeestro de kemia muzeo en Várpalota. Li ricevis premion en 1970. Li instruis ankaŭ en Kemia Universitato de Veszprém. Li okupiĝis plej ofte pri sulfataj acidoj kaj artefaritaj sterkoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Savak (Acidoj), (1953)

Fontoj redakti