Dániel Irányi

hungara politikisto

Dániel IRÁNYI estis hungara politikisto.

Dániel Irányi
Gravuraĵo pri Dániel Irányi de 1866
Gravuraĵo pri Dániel Irányi de 1866
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1822 (1822-02-24)
en Toporec
Morto 2-an de novembro 1892 (1892-11-02) (70-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Foto pri Dániel Irányi de 1892

Li naskiĝis en Toporc, en la 24-an de februaro 1822, li mortis en Nyíregyháza, en la 2-an de novembro 1892. Lia origina familia nomo estis Halbschuh, sed ekde 1842 li elektis negermanan formon por apogi la hungaran ideon.

Li frekventis lernejojn en Eperjes, Késmárk kaj Rozsnyó. En 1844 en Pest li iĝis advokato. Li konatiĝis kun Lajos Kossuth kaj aliĝis al junuloj, kiuj aranĝis la revolucion en 1848. Post la revolucio li iĝis parlamentano kaj fervora fidelulo de Kossuth. Post fiasko de la liberecbatalo li estis kondamnita je morto (eĉ li simbole estis pendumita), sed li sukcese rifuĝis al Parizo. Tie li vivtenis sin, kiel ĵurnalisto, sed ankaŭ tie apogis Kossuth-on. En 1868 li elektiĝis parlamentano de Pécs, tio nuligis la kondamnon, tial li hejmenvenis. En Budapeŝto li iĝis partiestro.

Memoraĵoj redakti

 
Tombo de Dániel Irányi