Dániel Resetár
Dániel Resetár [reŝetAr]?, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Resetár Sándor Dániel estas hungara aktoro.
Dániel Resetár | |
---|---|
Dániel Resetár | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1987 (36-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Dániel Resetár[1][2] naskiĝis la 21-an de septembro 1987 en Miskolc.
Biografio redakti
Dániel Resetár studis en aktora mezlernejo en Budapeŝto inter 2007-2009, kie li ricevis aktorlicencon. Samtempe li estis subaktoro en Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj finis alian aktorkurson. Liaj plej gravaj instruistoj estis György Honti, György Vidovszky kaj Eszter Herold. Post siaj studoj li aperis en malgrandaj teatroj kaj li deklamis en aranĝaĵoj. En la teatra jaro 2011 li ricevis rolojn en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), kie li ankaŭ instruis gejunulojn. Lia sekva stacio estis Teatro József Attila kaj li instruis en mezlernejo en Budapeŝto. Li ricevis 2 premiojn.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - kelnero
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Mercutio (inter 2010 kaj 2020 700-foje)
- Hamleto - Laertes
- Ferenc Herczeg: Bizánc - Ahmed
- Ferenc Molnár: Liliom - titolrolo
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Las aventuras del capitán Alatriste (televida serio, 2015) - Guardia Cárcel
- A halál népbiztosa (2020) - Tibor Szamuely