Dániel Tersztyánszky

Dániel Tersztyánszky [terstjAnski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tersztyánszky Dániel estis hungara bibliotekisto, arkivisto, juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis nádasi [nAdaŝi], liaj familiaj nomvariantoj estis Trsztyánszky, Tersztyenszky, Trsztyénszky.

Dániel Tersztyánszky
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de januaro 1730(nun 1730-01-30) (fakte baptiĝo)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Korompa
Morto la 29-an de oktobro 1800
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Budao (urbo)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo Beamter • redaktoroaŭtorojuristoarkivistobibliotekisto
vdr

Dániel Tersztyánszky[1] baptiĝis la  30-an de januaro 1730(nun 1730-01-30) en Korompa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Krompachy en Slovakio), li mortis la 29-an de oktobro 1800 en Budao (urbo) (nun urboparto de Budapeŝto).

Biografio redakti

Dániel Tersztyánszky maturiĝis en Pozono (1755), poste li studis en Altorf (1761), Erlangen kaj Stutgarto. Post siaj studoj li estis bibliotekisto en Vieno, krome li aranĝis grupon de hungaroj, kiuj estis fideluloj de la imperiestro. Inter 1765–1774 li estis proparolisto de ministoj en Supra Hungarujo, inter 1771 – 1776 li redaktis gazeton Allergnädigst Privilegirte Anzeigen, krome en 1774 li estis arkivisto. En la jaroj 1779 kaj 1790 li havis postenon en Pozono, poste li estis juĝisto en Budao ĝis la pensiuliĝo en 1799.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Specimen Juris Germanici de aditione hereditatis cui de modo adquirendi hereditatem... (1759)
  • Ratio educationis totiusque rei literatiae per regnum Hungariae et provintias eidem adnexas (1777, 4-a eldono: 1828)
  • Allegorische Ode über das Leben und den Tod der grossen Theresia (1780)
  • Ad Inclytos Status et ordines Regni Hungariae fundamenta et motiva... (1790)

Fontoj redakti

Referencoj redakti