Dávid Egyedi
Dávid Egyedi [edjedi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Egyedi Dávid estis hungara haŭtkuracisto, urologo, framasono. Lia familia nomo estis Klein ĝis 1911.
Dávid Egyedi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein Dávid |
Naskiĝo | 18-an de julio 1885 en Sály |
Morto | 30-an de aprilo 1960 (74-jaraĝa) en Józsefváros |
Mortokialo | arteriosklerozo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | dermatologo • urologo |
Dávid Egyedi[1] naskiĝis la 18-an de julio 1885 en Sály, li mortis la 30-an de aprilo 1960 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Dávid Egyedi devenis el juda familio. Li maturiĝis en cisterciana gimnazio en Pécs en 1903, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1909. Post la diplomo li estis subkuracisto hospitalo en Budapeŝto, poste asistanto en kliniko. Li batalis jaron en la 1-a mondmilito, poste li kuracadis en hospitalo de Nagyvárad. Post la milito lia rango estis ĉefkuracisto kaj li kuracadis en la ĉefurbo. Lia edzino naskis filon en 1912.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A gonococcus-serummal illetőleg - vaccinával történt oltásokról. (1912)
- A vizelet visszatartási képtelensége és a harczképesség. (1916)
- A vérvizelés diagnosticai jelentősége. (1926)
- A gyakorlóorvos sebészeti urológiája és venerológiája. (1934)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM194205 hungarlingva datenaro de muzeo