Sály
Ne miskomprenu kun simila vilaĝo Sóly!
Sály | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3425 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 549 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 57′ N, 20° 40′ O (mapo)47.94808888888920.664338888889Koordinatoj: 47° 57′ N, 20° 40′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 25,56 km² (2 556 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sály [ŝAj] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőkövesd.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 26 km²
- Alto super marnivelo: 142 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9494/20.6651
- Loĝantaro: 2230
- Poŝtkodo: 3425
- Telefonprefikso: 49
Situo
redaktiSály situas sur malebenaĵo, en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Emőd troviĝas 14, Mezőkövesd 21, Eger 27, Miskolc 38 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Antaŭ la hungaroj hunoj kaj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1348. La vilaĝanoj okupiĝis precipe pri vinkulturo. En 1596 la turkoj bruldetruis la vilaĝon, la vilaĝanoj rifuĝis en la vinkelojn. Inter 1960-1989 kolĥozo funkciis en Sály. Inter 1973-1990 la municipo estis komuna kun Borsodgeszt. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, biblioteko, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Helpo de Kristanoj Dipatrino
- kalvinana preĝejo
- Kastelo de Sály
- restaĵo de fortikaĵo
- fiŝkaptista lago
- Memordomo pri Géza Gárdonyi
- ŝtonminejo
Famuloj
redakti- romanisto Géza Gárdonyi tie frekventis la lernejon
- barono verkisto József Eötvös tie vivis ekde 1837 2 jarojn
- Károly Balla (aktoro) naskiĝis en Sály
- kuracisto Dávid Egyedi naskiĝis en Sály