Sóly
Ne miskomprenu kun simila vilaĝo Sály!
Sóly [ŝOj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Veszprém.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/S%C3%B3ly_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg/300px-S%C3%B3ly_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cb/Katolikus_k%C3%A1polna3_s%C3%B3ly.jpg/300px-Katolikus_k%C3%A1polna3_s%C3%B3ly.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 10 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.1325/18.0369
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 8193
- Telefonprefikso: 88
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo Séd [ŝEd], laŭ traira flankovojo (ĉefvojo Budapeŝto-Graz preteriras), laŭ fervojo Lepsény-Veszprém. Berhida troviĝas 9, Veszprém 10, Várpalota 14, Zirc 23, Balatonfüred 27 km-ojn.
Historio
redaktiSupozeble tie okazis batalo en 997, sekve Stefano la 1-a (Hungario) firmigis sian potencon. La unua mencio devenis el 1009. En Sóly migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- ligna monumento Reĝa Glavo (memore al la batalo) de 1998
- nun kalvinana romanika Kalvinana preĝejo (Sóly), kiu kiel katolika kapelo konstruiĝis depost la batalo en 997, en la 18-a jarcento ĝi barokiĝis kaj turo alkonstruiĝis
- lerneja kapelo-preĝejo omaĝe al Patrono de Hungaroj
Famulo
redaktiEn Sóly naskiĝis geofizikisto Károly Kántás.