Dávid Rafael Fokos-Fuchs

Dávid Rafael Fokos-Fuchs, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fokos-Fuchs Dávid Rafael estis hungara lingvisto, etnografo, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1945). Lia filo estis László Fuchs.

Dávid Rafael Fokos-Fuchs
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1884 (1884-12-10)
en Bzenec
Morto 11-an de julio 1977 (1977-07-11) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Dávid Rafael Fokos-Fuchs
Familio
Infano László Fuchs
Okupo
Okupo lingvistoetnografoinstruisto
vdr

Dávid Rafael Fokos-Fuchs [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1884 en Bizens (neidentigebla loknomo). Li mortis la 11-an de julio 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dávid Rafael Fokos-Fuchs frekventis lernejon en Pozsony, kie li lernis ankaŭ hungare. Li iĝis pedagogo, baldaŭe direktoro de lernejo, fine li instruis en universitato. Li komencis esplori originon de la hungara lingvo, en 1911 kaj 1913 li esploris en Rusio, kie loĝis zurjenoj. Dum la 1-a mondmilito li kolektis zurjenajn popolkantojn inter militkaptitoj. Li okupiĝis pri la aliaj parencaj lingvoj de la hungara, krome ankaŭ pri lingvoj turka kaj mongola. Li longe redaktis fakrevuon Acta Linguistica.

Verkaro (elekto) redakti

  • Laut- und Formenlehre der süd-ostjakischen Dialekte (1911)
  • Zürjén szövegek (1916)
  • Finnugor-török mondattani egyeztetések (1934)
  • Volksdichtung der Komi(Syrjänen) (1951)
  • Das syrjänische Komitativ-suffix (1966)

Fontoj redakti