Dóra Csinády [ĉinAdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csinády Dóra estis hungara baletisto, primabalerino, baletinstruisto. Ŝia origina persona nomo estis Teodóra, ŝia unua edzo estis László Hantos.

Dóra Csinády
Persona informo
vdr

Dóra Csinády[1] naskiĝis la  15-an de marto 1925(nun 1925-03-15) en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de julio 2013 en Hanovro.

Biografio redakti

Dóra Csinády lernis baleton en Budapeŝta Operejo. Ŝia ĉefinstruisto estis Ferenc Nádasi. Ŝi ricevis roletojn jam ekde 1940, post 2 jaroj jam rolojn. Ŝi membriĝis en la baleta kompanio en 1946. Dum la frua socialismo ŝi estis primabalerino kun ŝtata premio en 1950. Intertempe ŝi havis edzon inter 1944-1952, tiam ŝi naskis, sed fine divorco okazis. Depost la hungara revolucio de 1956 ŝi disidis kaj vivis en Okcidenta Berlino, Hamburgo, sed plej longe en Hanovro. Ŝi dancis ĝis 1970, poste ŝi malfermis baletlernejon. Ŝi neniam revizitis Hungarion.

Elektitaj roloj redakti

  • Rozika (Gyula Harangozó: Furfangos diákok)
  • ina titolrolo (Gyula Harangozó: Romeo kaj Julieta)
  • princino Mária (Vojnonen: La nuksrompilo)
  • Odette-Odilia (Messerer: Cignolago)
  • Mária (Zaharov: Baĥĉisaraja fontano)
  • Oliviera (Ernő Vashegyi: Bihari nótája)
  • ĉefrolo (Cieplinski: Divertimento)

Fontoj redakti

Referencoj redakti