László Hantos [lAslO hantoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hantos László estis hungara ŝtata oficisto, publikigisto, sekreta informisto.

László Hantos
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de julio 1910(nun 1910-07-09)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Nagymagyar
Morto 1983
en  Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

László Hantos[1] naskiĝis la  9-an de julio 1910(nun 1910-07-09) en Nagymagyar (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Zlaté Klasy en Slovakio), li mortis en 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Hantos akiris ekonomikan diplomon en memstara fakultato de Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933, juran diplomon en Universitato Erzsébet en 1941, krome li studis jaron en belga kaj nederlanda universitatoj. Post la unua diplomo li aliĝis al hungaraj junularaj movadoj en Ĉeĥoslovakio, kie li ankaŭ publikigis artikolojn aŭ redaktis gazeton. En 1938 li ricevis postenon en ministerio en Budapeŝto, poste en Hungara Nacia Banko. Inter 1943–1951 li laboris en institutoj, dum pro malbona sanstato li neniam estis soldato. En 1945 li aliĝis al la komunistoj, sed en 1951 la membreco ĉesis pro interveno de la sekreta servo. Inter 1950-1955 kaj ekde 1957-1960 li apartenis ankaŭ la sekreta servo kiel sekreta informisto, krome inter 1952-1957 li estis redaktoro en libroeldonejo, krome li tradukis. Inter 1957-1960 li estis informisto en Parizo, poste pro la malbona sanstato la sekreta servo hejmenportis.

Lia unua edzino estis Dóra Csinády inter 1944-1952, kiu naskis filinon. Pro divorco li denove edziĝis en 1953 kaj filino naskiĝis en la sekva jaro.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A csehszlovákiai magyarság (1936)
  • Gazdasági életünk húsz éve (1938)
  • Magyar gazdasági élet (1940)
  • A mezőgazdasági ingatlanok elaprózódása (1943)

Fontoj redakti

Referencoj redakti