Döbrököz estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Dombóvár.

Iama fortikaĵo en Döbrököz
Preĝejo de Döbrököz
Panoramo de Döbrököz

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Döbrököz situas sur ebenaĵo, laŭ rojo Kapos, fine de sakovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Dombóvár. Tiu lasta urbo troviĝas 9, Tamási 29, Szekszárd 44 kilometrojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1309, tiutempe estis tie terfortikaĵo. Komence de la turka erao en la fortikaĵo 800 da soldatoj servis. La turkoj okupis ĝin kune kun la vilaĝo. En 1712 la vilaĝo refondiĝis. La judoj estis deportitaj en 1944.

Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, kuracejo, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Döbrököz naskiĝis dirigento Emil Laskó.