Daniela Šinkorová
Daniela ŠINKOROVÁ naskiĝinta la 28-an de decembro 1972 en Nitra en Slovakio estas slovaka aktorino, kiu plejparte rolas en Ĉeĥio.
Daniela Šinkorová | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1972 (51-jaraĝa) en Nitro |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ŝi devenas el duone artista familio. Ŝia patrino estas aktorino per marionetoj. Daniela havas je 11 jaroj pli aĝan fratinon. Kiel malgranda knabino ŝi pianludis, ludis fluton, perkutinstrumento, ŝi vizitis lecionojn de klasikaj dancoj kaj ĥoran kantadon. Eĉ kiam ŝia patro deziris, por ke estu el ŝi kuracistino aŭ arkitekto, kaj ŝi eĉ pripensis pri tio, ke ŝi irus studi kemian altlernejon, do fine ŝiaj paŝoj ekcelis tra alia direkto.
Ŝi finstudis muzike-draman fakon en konservatorio en Bratislavo kaj muzikalan aktoradon ŝi finstudis en Brno.