David Gamkrelidze (kartvele დავით გამყრელიძე; naskiĝis la 2-an de aprilo 1964 en Tbiliso) estas kartvela komercisto kaj politikisto, gvidanto de opozicia politika partio "Novaj dekstruloj", parlamentano ekde 1999. Interalie, li nomis situacion en Kartvelio de aŭgusto-septembro 2006 "evidenta daŭro de politikaj persekutoj".

David Gamkrelidze
Persona informo
დავით გამყრელიძე
Naskonomo დავით გამყრელიძე
Naskiĝo 2-an de aprilo 1964 (1964-04-02) (60-jaraĝa)
en Tbiliso
Ŝtataneco Kartvelio vd
Alma mater Tbilisa Ŝtata Medicina Universitato vd
Partio New Rights vd
Familio
Patro Irakli P. Gamkrelidze vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ankaŭ kritikis bojkotadon de alternativa televidkanalo "Imedi" flanke de la registaro. "La potenco, kontraste al la opozicio, devas respondi al ajna reprezentanto de la socio, amaskomunikiloj; sendepende de tio, ŝatas ĝi tion aŭ ne, klarigi sian agadon", - komentis li nedeziron de kartvelaj altranguloj elpaŝi en "Imedi".

Kunposedanto de la asekurkompanio Aldagi, Gamkrelidze estas konsiderata unu el la dek plej sukcesaj komercistoj de sia lando.