David Salo

usona lingvisto

David SALO (naskiĝinta en 1969) estas lingvisto, kiu laboris pri la lingvoj verkitaj de J. R. R. Tolkien por la filma serio de „La Mastro de l' Ringoj“, elvolvante la elfajn lingvojn (ĉefe Sindarinon) konstruante vortaron bazitan sur la jam konataj vortoj en la eldonitaj verkoj, kaj rekreante kelkajn lingvojn, kiu havis malabundan eldonitan vortaron kiel la nigran lingvon kaj kuzdulon.

David Salo dum parolado en Bloomington, Ilinojso, la 30an de aprilo de 2005

Salo kaj la lingvoj de Tolkien redakti

La intereso de David Salo pri la lingvoj de Tolkien komenciĝis ekde li legis la verkojn kiam infano. Ĉe Macalaster College li studis la latinan, la grekan kaj lingvosciencon, kaj uzis tion ĉi por plibonigi sian komprenon de la lingvoj de Tolkien. Poste, li finis siajn studojn pri lingvoscienco ĉe Wisconsin–Madison Universitato.