Deichbrand

Deichbrand (germane; laŭvorta traduko en Esperanton: "digbrulo") estas ĉiujare okazanta rokmuzika festivalo en la proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo Cuxhaven, en la germania federacia lando Malsupra Saksio, borde la la Norda Maro. La rok-festivalo en 2009 havis pli ol 10.000 vizitantojn.[1] En 2011 la festivalo estis unuafoje plenplena per preskaŭ 20.000 venditaj biletoj.[2] En 2012, 2013 kaj 2014 la festivalo estis plenplena per respektive 25.000[3], 35.000[4] kaj 40.000[5] vizitantoj.

Deichbrand
emblemo
muzikfestivalo
Geografia situo 53° 45′ 30″ N, 8° 40′ 30″ O (mapo)53.75838.675Koordinatoj: 53° 45′ 30″ N, 8° 40′ 30″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Malsupra Saksio
Deichbrand (Malsupra Saksio)
Deichbrand (Malsupra Saksio)
DEC
Deichbrand
Deichbrand
Map
Deichbrand
Retejo Oficiala retejo
vdr
Deichbrand 2013: Fire Stage (fajroscenejo) malantaŭ ludejo de plaĝa flugpilkado

Koncepto redakti

Deichbrand estas subĉiela festivalo en ŝanĝiĝantaj okazigejoj en la ĉirkaŭaĵo de Cuxhaven kaj okazanta ĉiujare ekde 2005. La origine nur du tagojn daŭra festivalo estis etendita al tri tagoj en la kvara okazigo en 2008, por subteni la distingilon de festivalo. La transregione sukcesa festivalo prezentis per Mando Diao kaj The Streets en la kvina jaro unuafoje du komerce tre prosperajn grupojn en la Nord-Mara bordo. La financado okazas per sponsorado fare de pluraj naciaj entreprenoj kaj ankaŭ per la subteno fare de pluraj lokaj entreprenoj. En la festivalo estas muzikistoj de la branĉoj metalroko, emoo kaj rokmuziko kaj krome hiphopo kaj popmuziko. Estas du scenejoj, Fire Stage (fajroscenejo) kaj Water Stage (akvoscenejo)[6], tiel ke la programo povas esti efektivigata preskaŭ sen tempoperdo pro eventualaj rearanĝlaboroj. Dekomence la organizantoj atentis pri tio, ke krom nacie kaj internacie konataj muzikistoj estu donata scenejo ankaŭ al lokaj grupoj, por ke ili povu prezenti sin al pli granda spektantaro. En la kurado de la jaroj tamen estis enfokusigataj pli kaj pli da elstaraj grupoj.

Okazigejoj redakti

En 2005 la unua Deichbrand estis okazigita en Fort Kugelbake, kiu troviĝas tute en la proksimo de la malsupra-saksa vadmaro. En la du tagoj estis pli ol 2.000 vizitantoj. Pro la sukceso kaj la sekve de ĝi pliiĝintaj nombroj da vizitantoj oni en la sekva jaro decidis utiligi pli grandan terenon apud la digo en Cuxhaven-Altenbruch kiel okazigejon de la festivalo. En 2008 la festivaltereno (konata ankaŭ je la nomo Rock City) estis relokita al Neufelder Straße, situanta same en la kvartalo Altenbruch. Ĉar per la refoja translokigo oni volis estigi spacon por pli ol 15.000 vizitantoj, la sojlo de 15.000 vizitantoj povis esti transpaŝita en tiu jaro.[7] Ekde la kvina aranĝo en 2009 la festivalo okazas en Seeflughafen Cuxhaven/Nordholz en la proksimo de la vilaĝo Wanhöden, kaj tial tamen ne proksime al digo. Okaze de la atendataj nombroj de pli ol po 10.000 vizitantoj tage estis krome estigita tribuno por rulseĝuloj.

Detala historio redakti

2005 redakti

La unua Deichbrand okazis la 2an kaj 3an de septembro 2005 en Fort Kugelbake en Cuxhaven. Prezentis sin interalie la jenaj grupoj: Mob Rules, Regicide, Die Familie, Die Apokalyptischen Reiter, The Jinxs.

2006 redakti

La 18an kaj 19an de Aŭgusto 2006 la festivalo okazis denove – ĉi-foje pro la sona kuliso en la digo de Groden, inter la fiŝkaptista haveno de Cuxhaven kaj testkampo por surmara ventocentralo. Unuafoje estis konstruitaj du scenejoj, por mallongigi la tempon inter aranĝado kaj rearanĝado de la unuopaj grupoj. Spronita de la sukceso de la antaŭa jaro, la okaziga entrepreno jam en la dua jaro dungis pli vastan gamon da internaciaj grupoj. Jen la programo[8]:

  • A Chinese Restaurant
  • Die Familie
  • Experience X
  • Finisterre
  • From Behind
  • Gas
  • Immortal Sin
  • Kerndrift
  • Kokusu
  • Liquid Fire
  • Lost Dayz
  • Maggers United
  • Mary Bleeds Wine
  • Muff
  • Nayled
  • Nirgendwo
  • Odeon
  • Poolstar
  • Presence Of Mind
  • Pussy Galore
  • Remirra
  • Sandro
  • Scufx
  • Subsonic
  • The Aurora Project
  • The Marble Index
  • Tuesdays Hangover
  • Ötteband

Intertempe troviĝis ankaŭ finance fortaj investantoj, kiel ekzemple Veltins V+, Gizeh, WOM, Natural American Spirit.

2007 redakti

La jam tria Deichbrand okazis la 24an kaj 25an de Aŭgusto 2007. Refoje la festivala tereno devis esti relokata – ĉi-foje, ĉar la tereno de la antaŭa jaro intertempe estis preparata por prikonstruado. La distanco estis tamen nur malmultaj centoj da metroj, kaj al la festivalo estis asignita areo, kiu estis prikonstruota post la festivalo per plia granda ventocentralo. Tiel per antaŭa ebenigado de la grundo kadre de konstrupreparado estiĝis bonega festivaltereno – la seka, varmega vetero subtenis tiun efikon. Intertempe la festivalo atingis transregionan konatecon, kiu estis videbla en la listo de la grupoj:

  • Tiny-Y-Son
  • Kill Fill
  • Mad Lane
  • Crack'n Up's
  • Presence of mind

Debutoj: Kiel gajninto de la novula konkurso de mp3.de Revolving Door rajtis surscenejiĝi[9], Odeville kiel gajninto de la konkurso Local Heroes. H-Blockx prezentis sin por anticipa publikigado de sia albumo "Open letter to a friend" aperonta en Septembro 2007.
Subway to Sally aŭdigis plurajn kantojn antaŭ la oficiala aper-dato de sia nova albumo Bastard.
Entute estis pli ol 7.500 vizitantoj de la festivalo.[10]

2008 redakti

Malantaŭ la digo ĉe Cuxhaven-Altenbruch kaj tial denove je kelkaj centoj da metroj pli proksime al Hamburgo okazis la kvara kaj ĝis tiam plej longa Deichbrand, nome de la 22a ĝis 24a de Aŭgusto 2008 . La programo enhavis jenajn grupojn:

  • Krieger
  • A Chinese Restaurant
  • Dramaking
  • Muff
  • Crossing
  • Immortal Sin
  • Till the Extase
  • Kill Fill

Kiel gajnintoj de la novula konkurso de mp3.de surscenejiĝis Center May.

2009 redakti

La kvina Deichbrand okazis de la 17a ĝis 19a de Julio 2009 en Seeflughafen Cuxhaven-Nordholz.
Sin prezentis interalie jenaj grupoj:

  • Auletta
  • Black Sheep
  • Leavin' Soho
  • Space Off
  • The Swindle
  • Kim?
  • Loz Tinitoz
  • mp3.de Newcomer

2010 redakti

La sesa Deichbrand okazis de la 16a ĝis 18a de Julio 2010 en Seeflughafen Cuxhaven-Nordholz.
Sin prezentis interalie jenaj grupoj:

2011 redakti

La sepa Deichbrand okazis de la 22a ĝis 24a de Julio 2011 en Seeflughafen Cuxhaven-Nordholz.
Sin prezentis interalie jenaj grupoj:

2012 redakti

La oka Deichbrand okazis de la 20a ĝis 22a de Julio 2012 en Seeflughafen Cuxhaven-Nordholz.
Estis sin prezentontaj interalie jenaj grupoj:

Pluraj planitaj sinprezentoj devis esti nuligitaj ne-atendite en la vendredo, el ili Die Orsons, Frittenbude, When Sky Falls Down, H-Blockx, ĉar la ĉefa scenejo estis difektita de uragana ciklono dum la preparluda fazo; vidu Vetero.

2013 redakti

La naŭa Deichbrand okazis de la 19a ĝis 21a de Julio 2013 en Seeflughafen Cuxhaven-Nordholz. La programo enhavis jenajn grupojn:

Krome okazis konkurso de poezia slamo.

2014 redakti

La deka Deichbrand okazis de la 17a ĝis 20a de Julio 2014 en Seeflughafen Cuxhaven-Nordholz. La programo enhavis jenajn grupojn:

Krome okazis konkurso de poezia slamo.

Okazigantoj redakti

Deichbrand estis origine fondita de iniciato de junaj kukshavenanoj, por estigi allogejon por la junularo. Estis intencite meti finon al la kiel ne-sufiĉa rigardata aranĝ-programo por junuloj en distrikto Cuxhaven. La festivalo evoluu laŭ asertoj de la iniciatintoj meztempe al evento konata en la tuta Germanujo. Nuntempe Deichbrand estas okazigata de ESK Events & Promotion GmbH, kiu en 2010 estis fondita el ES Events GbR. La okaziga entrepreno estas subtenata de tiel nomata „Kernteam“, kiu laboras honor-ofice kaj estas profunde envolvita en la okaziga proceso.

Vetero redakti

  • En 2008 la festivaltereno estis malfavore trafita de ripetfojaj pluvoverŝoj kaj uzado je laborveturiloj tiom, ke la kvara Deichbrand eniris kiel „Schlammschlacht“ (ŝlimbatalo) en la festivalan kronikon. Jam komence de la festivalo la aluvieca grundo estis tiel moliĝinta, ke post nur malmultaj horoj ĝi transformiĝis en ŝlimon pro la multnombraj festivalvizitantoj. Krome en la dua festivaltago malfunkciis la kurentprovizo por Water Stage, la dua scenejo apud Fire Stage, tiel ke la organizantoj vidis sin devigitajn malŝalti la scenejon por unu tago pro la endanĝerigita sekureco por la vizitantoj. Tio malordigis la programon de la tago tiom, ke pluraj grupoj ne povis muziki. Oni ebligis tamen al ili prezenti sin samloke en la sekva jaro.
  • Ankaŭ Deichbrand 2009 estis karakterizita de pluvo kaj ŝanĝiĝema vetero. Nordsee-Zeitung skribis: „Ein Deichbrand-Festival ohne Regen scheint es nicht zu geben.“ (Deichbrand sen pluvo ŝajnas ne esti.)[11] ROW-people raportis pri "Hagelkörner(n), so groß wie ein Tischtennisball" (hajleroj, tiel grandaj kiel tenispilko) kaj "während sich ein Teil des Publikums zurückzog, blieb ein harter Kern von rund 6000 Partyjüngern aber tapfer vor der Bühne stehen" (dum parto de la spektantaro retiris sin, malmola kerno de ĉirkaŭ 6000 festdisĉiploj brave staris plu antaŭ la scenejo).[12]
  • En 2012 estiĝis denove pro-veteraj malfacilaĵoj. Sekve de daŭraj pluvofaloj kaj uragana ciklono en la tago antaŭ la festivalkomenco la ĉefa scenejo estis difektita tiom, ke la sinprezentoj de pluraj grupoj devis esti nuligitaj (Die Orsons, Frittenbude, When Sky Falls Down, H-Blockx); aliaj sinprezentoj estis mallongtempe rearanĝitaj provizore. La pluvo kaŭzis jam antaŭ la festivalkomenco ŝlimecajn kondiĉojn, kiujn ŝanĝi ankaŭ ne povis potune alveturigita ŝutaĵo.[13] La ĉefsceneja tegmento, kiu ekhavis en multnombraj ejoj grandajn ŝirojn pro uraganaj ventopuŝoj[14], estis provizore riparita en la nokto al la vendredo, tiel ke la programo povis esti daŭrigita ĉirkaŭ la 19.00 horo kaj Deichkind povis prezenti sin sur la riparita ĉefa scenejo, kiel planite, ĉirkaŭ la 23.00 horo. La sabaton trankviliĝis la vetera situacio.
  • En 2013 Deichbrand estis karakerizita de seka kaj – precipe en la sabato kaj dimanĉo – suna kaj tre varma vetero.
  • En 2014 estis tre varma kaj plej ofte suna vetero; la dimanĉon vespere dum la koncerto de The Prodigy pluvetis.

Ligilo redakti

Referencoj kaj piednotoj redakti

  1. Inga Hansen: Gummistiefel, Gitarren und viel Spaß[rompita ligilo] En la gazeto Nordsee-Zeitung de la 20-a de julio 2009. Laŭ la radiostacio N-Joy estis 10.000 vizitantoj sole en la lasta festivaltago de 2009. Deichbrand-Festival: Rock'N'Rain Arkivigite je 2009-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Raporto Deichbrand 2011 en www.row-people.de Deichbrand 7.0 ist ausverkauft![rompita ligilo]
  3. Deichbrand meldet Sold-Out Arkivigite je 2012-07-12 per la retarkivo Wayback Machine. Alvokita: 2013-07-22
  4. deichbrand.de. Alvokita: 2013-07-22
  5. Deichbrand-Spaß bei brütender Hitze Arkivigite je 2014-07-28 per la retarkivo Wayback Machine. Alvokita: 2014-07-21
  6. Programo de 2009 por Fire Stage kaj Water Stage en www.nordsee-zeitung.de La kompleta Deichbrand-programo[rompita ligilo]. Alvokita: 2009-07-19.
  7. Raporto pri Deichbrand 2008 en www.sludern.de Wie sie hören, hören sie nichts!. Alvokita: 2009-07-10.
  8. http://www.bandliste.de/festival-Deichbrand-839.html
  9. http://mp3.de/news/5/2007/07/05/2748_mp3.de-SprungbrettDeichbrandGewinnerstehtfest[rompita ligilo]
  10. https://www.rockhardfestival.de/index.php?smod=p209Wz1iMUIfo2qAo2D9pz9wn2uupzDhp3Eipzyypl5xMKEunJkJnJI3Wzqlo3IjFHD9pzusp3EipaxzL29hqTIhqRyRCGD2BGH1WaA1L2umqUWcozp9Wt%3D%3D[rompita ligilo]
  11. Raporto pri Deichbrand 2009 en www.nordsee-zeitung.de Schauer laesst Deichbrand Fans kalt[rompita ligilo]. Alvokita: 2009-07-19.
  12. Raporto pri Deichbrand 2009 bei www.row-people.de Deichbrand es geht los[rompita ligilo]. Alvokita: 2009-07-19.
  13. Raporto pri Deichbrand 2012 en radiobremen.de Sturmböe hat Dach von Bühne gerissen Arkivigite je 2012-12-23 per la retarkivo Wayback Machine. Alvokita: 2012-07-20.
  14. Filmeto pri la disŝirita sceneja tegmento. Alvokita: 2012-07-23.