Delphine Lecompte

belga poeto

Delphine LECOMPTE, naskiĝinta la 22-an de januaro 1978 en Gent (Belgio), estas [[Flandrio|flandra] verkistino kaj poetino. Ŝi estis poetino de la flandra mezepokstila urbo Damme[1] kaj muzea poeto en Brugge dum unu jaro (2021), kadre de festivalo "Mind the artist"[2].

Delphine Lecompte
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1978 (1978-01-22) (46-jaraĝa)
en Gento
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

En 2010, ŝi gajnis la premion C. Buddingh por ŝia unua poemkolekto De dieren in mij (La bestoj en mi). La sekvanta jaro, ŝi ricevas la literaturan premion de la provinco Okcidenta Flandrio.

Ŝi nomas sin Patronino de la Forpelitoj. Pro sia partopreno en la belga tv-kvizo De slimste mens, ŝi iĝis konata flandrino[3].

Biografio redakti

Delphine Lecompte entreprenis studojn por iĝi interpretistino (franca-rusa), sed devis ĉesigi sian trejnadon pro psikaj problemoj. Post tio ŝi eklaboris dum kelka tempo en la kampo de prizorgado de maljunuloj.

En 2004 ŝi publikigis sian debuton, anglalingvan romanon kiu estis publikigita en Usono, Kittens in the Boiler.

En 2008 ŝi debutis kiel poeto per la poemo De Dieren in mij (La bestoj en mi) en la flandra literatura revuo De Brakke Hond.

En 2009 ŝia unua poemkolekto estis publikigita sub la sama titolo ('De Dieren in mij').

En 2010 Lecompte gajnis la premion C. Buddingh' pro sia poeziodebuto De Dieren in mij. En 2019 ŝi ankaŭ gajnis la Premion por Literaturo de la Provinco de Okcidenta Flandrio kun tiu sama kolekto.  

Publikaĵoj redakti

Multe de ŝia poemaro temas pri vundiĝoj: timigado, seksa subpremo, perforto kaj negativa membildo kion ŝi priskribas kun multe da humoro kaj fantazio, inventante vortojn kaj kreante strangajn vortkombinaĵojn. Tiujn vortojn ŝi ŝatas pro ilia sono kaj muzikaleco[3].

  • (nl) De dieren in mij (La bestoj en mi), 2009
  • (nl) Verzonnen prooi (Imagita predo), 2010
  • (nl) Blinde gedichten (Blindaj poemoj), 2012
  • (nl) Schachten en amuletten (studentaranoj kaj amuletoj), 2013
  • (nl) De baldadige walvis (La tumultema baleno), 2014
  • (nl) Dichter, bokser, koningsdochter (Poeto, boksisto, reĝidino), 2015
  • (nl) Ouest (Serĉo), 2017
  • (nl) The best of Delphine Lecompte, De Bezige Bij, 2018
  • (nl) Vrolijke verwoesting. Gedichten (Ĝoja detruado. Poemoj), De Bezige Bij, Amsterdam, 2019
  • (nl) Beschermvrouwe van de verschoppelingen (Patronino de la Forpelitoj). prozo, De Bezige Bij, Amsterdam, 2021

Polemiko redakti

Ŝi ankaŭ ne timas doni provokajn opiniojn pri temoj kiel ekzemple pedofilio kaj la movado Woke, kiun ŝi riproĉas puritanismo kaj mankon de humoro[3].

Referencoj redakti

  1. (nl) Stadsdichter Damme neemt ontslag Stefaan Reuse, Het Nieuwsblad, la 8-an de oktobro 2011
  2. (nl) Bart Huysentruyt, Delphine Lecompte wordt eerste Brugse museumdichteres, pzc.nl, la 8-an de decembro 2020.
  3. 3,0 3,1 3,2 (nl) Sander Becker, Delphine Lecompte geeft ruim baan aan de taal en fantasie: ‘Zo pak ik de macht een beetje terug’ ( Delphine Lecompte donas liberan uzon de lingvo kaj fantazio: "Jen kiel mi iomete reprenas la potencon"), Trouw, la 2-an de januaro 2022.

Vidu ankaŭ redakti