La morto en Venecio

(Alidirektita el Der Tod in Venedig)

La morto en Venecio (Der Tod in Venedig) estas novelo de Thomas Mann (1912), ekestinta inter julio 1911 kaj julio 1912.

Der Tod in Venedig
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Mann
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1912
Eldonejo S. Fischer Verlag
Ĝenro novelo
Loko de rakonto Venecio
vdr
Unua eldono de la eldonejo S. Fischer 1913 laŭ la limigita prefera eldono de 1912 en Eldonejo Hans von Weber

Temo redakti

La novelo prezentas nur du gravajn rolulojn kiuj disvolvas minimuman agadon. Ankaŭ la scenejoj estas minimumaj, nome preskaŭ nur luksega somerhotelo venecia kaj la apuda plaĝo. La intereso de la verko kuŝas en la interna angoro de unu el la roluloj, Gustav von Aschenbach, elstara germana verkisto matura, kiu ĵus venis en Venecion serĉe de inspiro, kion li estis perdinta. Jam instalita en la hotelo, Aschenbach interesiĝas pri pola adoleskanto nomita Tadzio, dotita per eksterordinara beleco, kiu iĝas celo de silenta adorado flanke de la verkisto.

Memkomento de Thomas Mann redakti

La 4-an de julio 1920 Thomas Mann skribas al la lirikisto kaj eseisto Carl Maria Weber (1890 – 1953):

Pasio kiel perturbo kaj humiligo fakte estis la objekto de mia fabelo, — kion mi origine volis rakonti, estis neniel samseksemo, estis la – groteske vidata – afero de la maljunulo Goethe kun tiu eta junulino en Marienbad, kiun li volis nepre edzinigi kun konsento de la rangavida-pariga panjo kaj kontraŭ la teruro de sia propra familio, ĉi tiu afero kun ĉiuj siaj sinistre komikaj situacioj instigaj al respektoplena ridado,[…] La titolo de la novelkoncepto tekstiĝis: «Goethe en Marienbad».

Estis alstrebata ekvilibro de sensualeco kaj moraleco […]. Ke tamen la novelo estas himnodevena, ne povus eskapi al vi. Thomas Mann plue citas el sia «Kanto pri la infaneto» sekvencon el sep heksametroj, kiuj rilatas la venecian novelon. La sekvenco finiĝas jene: Vidu, fariĝis por vi la ebria kanto morala fabelo.

Li sentis sin devigita pro la moderneco, rigardi la „kazon“ ankaŭ patologie kaj briletigi ĉi tiun motivon (klimaktero) per la simbola (Tadzio kiel Hermeso Psiĥopompo).

Io pli spirita, ĉar pli persona, aldoniĝis: la tute ne „greka“, sed protestanta-puritana („burĝa“) baza stato de la travivaj herooj ne nur, sed ankaŭ de mi mem; alivorte: nia ĝisfunde malfidema, ĝisfunde pesimisma rilato al la pasio mem kaj entute.

Prilaboraĵoj redakti

En 1971 la itala reĝisoro Luchino Visconti filmigis la novelon sub la titolo Morte a Venezia kun Dirk Bogarde kiel Aschenbach kaj Björn Andrésen kiel Tadzio.

En 1973 la opero Death in Venice de Benjamin Britten prezentiĝis ĉe la Festivalo de Aldeburgh.

John Neumeier koregrafiis kaj surscenigis la baleton Tod in Venedig, kiun li nomis „mortodanco, libere laŭ Thomas Mann“. Li uzis por tio unuflanke verkojn de Johann Sebastian Bach, ĉefe la Musikalisches Opfer, aliaflanke diversajn komponaĵojn de Richard Wagner, inter ili la preludon kaj Isoldes Liebestod el Tristan und Isolde. La unua prezentado okazis la 7-an de decembro 2003 en Hamburgo. Dancis Hamburg Ballett. Aschenbach, kiu en ĉi tiu versio estas koreografo, estis dancata de Lloyd Riggins, Tadzio de Edvin Revazov.

Literaturo redakti

Teksteldonoj redakti

  • Thomas Mann: Der Tod in Venedig. Frankfurt am Main: S. Fischer (1992), 139 S. ISBN 3-596-11266-4
  • Thomas Mann: Der Tod in Venedig. (Sonderausgabe) Frankfurt am Main: S. Fischer (2007), 139 Seiten ISBN 978-3-596-17549-9

Traduko en Esperanton redakti

Sekundara literaturo redakti

  • Hans Wysling/M. Fischer (Hrsg.): Dichter über ihre Dichtungen. Thomas Mann. [Ohne Angabe des Verlagsortes] Ernst Heimeran Verlag 1975, S.393–449
  • Ehrhard Bahr: Der Tod in Venedig, Erläuterungen und Dokumente. Reclam, Stuttgart 1991
  • Manfred Dierks: Studien zu Mythos und Psychologie bei Thomas Mann. An seinem Nachlaß orientierte Untersuchungen zum „Tod in Venedig“, zum „Zauberberg“ und zur „Joseph-Tetralogie“. In: Thomas Mann Studien, 2. Bd.; Bern 1972
  • Werner Frizen: Der Tod in Venedig (Oldenbourg Interpretationen Nr. 61). München 1993, ISBN 3-486-88660-6
  • Ursula Geitner: Männer, Frauen und Dionysos um 1900: Aschenbachs Dilemma. In: Kritische Ausgabe 1/2005, 4ff. ISSN 1617-1357
  • Wilhelm Große: Thomas Mann: Der Tod in Venedig. Königs Erläuterungen und Materialien (Bd. 47). Hollfeld: Bange Verlag 2002. ISBN 978-3-8044-1719-9
  • Martina Hoffmann: Thomas Manns Der Tod in Venedig. Eine Entwicklungsgeschichte im Spiegel philosophischer Konzeptionen. Lang, Frankfurt/M. 1995. ISBN 3-631-48782-7
  • Hans Mayer: Thomas Mann. Suhrkamp: Frankfurt/M. 1980. ISBN 3-518-03633-5
  • Hans W. Nicklas: Thomas Manns Novelle „Der Tod in Venedig“. Analyse des Motivzusammenhangs und der Erzählstruktur. In: Marburger Beiträge zur Germanistik; Hrsg.Kunz, Josef und Schmitt, Ludwig Erich; Bd. 21; Marburg 1968
  • Hans Wysling: Dokumente und Untersuchungen. Beiträge zur Thomas-Mann-Forschung. Bern 1974
  • Hans Wysling/Yvonne Schmidlin: Thomas Mann. Ein Leben in Bildern. Artemis, Zürich 1994, S.198 - 203
  • Thomas Sprecher (Hrsg.): Liebe und Tod - in Venedig und anderswo. Die Davoser Literaturtage 2004. Klostermann, Frankfurt am Main 2005, ISBN 978-3-465-03438-4

Eksteraj ligiloj redakti