Derek Bailey
Derek BAILEY (29-an de januaro 1930 - 25-an de decembro 2005) estis angla avangarda gitaristo kaj rolulo en la libera improviza movado. Bailey forlasis konvenciajn ideojn kaj teknikojn de ĵazo kaj muziko. Li emfazis atonalecon, bruon, kaj ajnajn nekutimajn sonojn, kiujn li povis produkti per elektra gitaro. Granda parto de lia laboro estis publikigita fare de Incus, muzikeldonejo kiun li posedis.
Derek Bailey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1930 en Sheffield |
Morto | 25-an de decembro 2005 (75-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | Amiotrofa lateralsklerozo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto diskografa artisto komponisto ĵaz-gitaristo gitaristo television writer (en) |