Dexter Scott King (30an de Januaro, 1961) estas la dua filo de la aktivuloj por la civilaj rajtoj nome Martin Luther King kaj Coretta Scott King. Liaj gefratoj estis aŭ estas Martin Luther King la 3-a, pastro Bernice Albertine King, kaj fine Yolanda Denise King. Li iĝis aktivulo por homaj rajtoj, verkisto kaj aktoro.

Dexter Scott King
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1961 (1961-01-30)
en Atlanta, Georgio,  Usono
Morto 22-an de januaro 2024 (2024-01-22) (62-jaraĝa)
en Malibu, Kalifornio,  Usono
Mortokialo prostata kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo Morehouse
Familio
Patro Martin Luther King
Patrino Coretta Scott King
Frat(in)oj Martin Luther King la 3-aBernice KingYolanda King
Okupo
Okupo aktoro • nonprofit administrator • produktoroaŭtoroadvokato • aktivulo
vdr

Li estis 7jaraĝa kiam lia patro estis murdita, kaj poste estis zorgita de la plej aĝa gefrato Yolanda King. Li eniris en politiko je la flanko de la Demokrata Partio. Li kontraŭis la sintenojn de sia patrino rilate al la regado de la fondaĵoj pri la memoro de la murdita patro. Pri tio li subtenis la Teorio pri konspiro, ke ne la konfesinta James Earl Ray estis nura kulpulo, sed ke okazis komploto implikanta registarajn agentojn, kiuj partoprenis en la konspiro.

Li estis partiano de veganismo kaj de la lukto por bestaj rajtoj ekde la 1980-aj jaroj.

Bibliografio redakti

  • Dyson, Michael Eric. (2000) I May Not Get There with You: The True Martin Luther King, Jr.. Free Press. ISBN 978-0684867762.
  • Curry, George. (2003) The Best of Emerge Magazine. One World/Ballantine. ISBN 978-0345462282.

Eksteraj ligiloj redakti