Striemberizo

(Alidirektita el Dezertemberizo)

La Striemberizo Emberiza striolata estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Striemberizo
Striemberizo
Striemberizo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. striolata
Emberiza striolata
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en seka kamparo el nordorienta Afriko (nordokcidenta Kenjo kaj Etiopio norden al suda Egiptio), orienten tra sudokcidenta Azio al nordokcidenta Barato.[1] Ili reproduktiĝas en malfacile atingeblaj uedoj (ne ĉe homa setlejo kiel la rilata Sahara emberizo), kutime ĉe akvofluoj. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado, kaj for de la reprodukta sezono semoj.

Ĝi estas 14 cm longa, simila laŭ grando al la Sahara emberizo kaj pli malgranda ol la tre similplumara Rokemberizo. La reprodukta masklo havas brunan korpon kaj grizan kapon kun malhela strieco, tio estas ĝenerala griza koloro kun blankaj superokula, subokula kaj mustaĉa strioj, dum estas markataj nigraj strioj krona, traokula kaj mustaĉa, krom la gorĝo. La supra brusto estas grizeca, la suba brusto helbruna al sablokolora kaj la ventro iomete pli bruna. La supra dorso estas grizeca, la ŝultroj pli brunaj kaj la flugilplumoj pli malhelaj, dum la vosto preskaŭ nigreca. La beko estas flaveca kun pli griza supra makzelo. La kapo de la ino havas brunan nuancon al griza, kaj pli svagan striecon.

La Striemberizo havas tre markatan strian kapobildon (kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo) kaj pli palan ventron ol la pli nordafrika Sahara emberizo, kiu estis konsiderata samspecifa kiel subspecio E. striolata sahari.[2][3] Birdoj de orienta Ĉado (E. striolata jebelmarrae) montras iome da interreproduktado kun la Sahara emberizo.[1]

La reprodukta teritorio de tiu birdo en Barato ĵus plietendiĝis por inkludi pli sudajn lokojn kiaj ĉe Sasŭado, Puneo. La ino demetas 2-4 ovojn en nesto surgrunda aŭ entrua.[1] Kovado de tipa ovaro de 3 ovoj estis konstatita je 14 tagoj.[4]

La kanto elsendita el ripozejo estas simila al, sed pli milda ol, tiu de la Fringo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Byers, C., Olsson, U., & Curson, J. (1995). Buntings and Sparrows. Pica Press ISBN 1-873403-19-4.
  2. Collinson, M. (2006). Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palearctic lists. British Birds 99 (6): 306-323.
  3. Kirwan, Guy M. kaj Hadoram Shirihai (2007) Species limits in the House Bunting complex Dutch Birding 29(1): 1-19
  4. Pande, S. Pawashe, A. & Joshi, V. 2006. Notes on the breeding of Striolated Bunting Emberiza striolata near Pune, Maharashtra. Indian Birds 2 (6): 153-156.

Aliaj referencoj redakti