Dezső Földes [deĵO foldeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földes Dezső estis hungara skermisto (sabristo, rapiristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, kuracisto.

Dezső Földes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1880 (1880-12-30)
en Miskolc
Morto 27-an de marto 1950 (1950-03-27) (69-jaraĝa)
en Klevlando
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Dezső Földes[1][2] naskiĝis la 1880 en Miskolc, li mortis la 27-an de marto 1950 en Klevlando (Ohio, Usono).

Biografio redakti

Dezső Földes devenis el juda familio[3]. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en Miskolc en 1900, sed li ankaŭ konatiĝis kun la skermosporto. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1905, poste li estis kuracisto unue en Kassa, poste en Budapeŝto, sed libertempe li skermis. En 1910 unufoje li estis hungara ĉampiono sole. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1908 kaj Somera Olimpiko 1912 kun 2 oraj medaloj teame. Post la Olimpiko li ricevis gravan medicinan postenon en Usono, tial li plene forlasis la skermon kaj vivis plu en Usono. En Somera Olimpiko 1932 li denove aperis kiel usona ĵuriano, sed li helpis ankaŭ la hungarajn olimpianojn per medicinaj servoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti