Dezső Kanizsai [deĵO kaniĵai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kanizsai Dezső estis hungara psikologo, instruisto, profesoro, logopedo.

Dezső Kanizsai
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1886 (1886-01-27)
en Cífer
Morto 27-an de novembro 1981 (1981-11-27) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo edukisto • psikiatro • instruisto
vdr

Dezső Kanizsai [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1886 en Hungara reĝlando en Cífer (nun en Slovakio). Li mortis la 26-an de novembro 1981 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dezső Kanizsai devenis el juda familio. Li akiris instruistan diplomon en Nagyszombat, specialan pedagogian diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1911. Li ekinstruis en lernejo pri judaj surduloj en 1907 en Budapeŝto, ekde 1926 li estis lernejestro. Dum la nazia erao li sukcese savis lernantojn. Inter 1951 kaj 1962 li instruis (kiel katedrestro) en pedagogia altlernejo pri handikapitoj en Budapeŝto. Li kandidatiĝis en 1958, li doktoriĝis en 1972.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Állatkísérleteink tanulságai a siket fül hangadagolási terápiájában (1939)
  • A gyermekkori beszédhibák megelőzése (1954)
  • A beszédhibák javítása - útmutató és gyakorlókönyv (1954)
  • Elméleti fonetika (1959) - studenta lernolibro
  • Logopédia (1960)

Fontoj redakti