Dezső LAKY [deĵO laki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Laky Dezső estis hungara statistikisto, ekonomikisto, politikisto, ministro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1946).

Dezső Laky
Dezső Laky 1930.
Dezső Laky 1930.
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1887 (1887-02-01)
en Csurgó
Morto 30-an de junio 1962 (1962-06-30) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto • statistikisto • universitata instruisto
vdr

Dezső Laky [1] naskiĝis la 1-an de februaro 1887 en Csurgó. Li mortis la 30-an de junio 1962 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dezső Laky frekventis universitaton en Budapeŝto. Inter 1907-1921 li faris statistikajn laborojn en la ministerio. Lia habilitiĝo okazis en 1918, post 3 jaroj li instruis en universitato de Szeged, kie li estis katedrestro. En 1926 li instruis jam en Budapeŝto en rango ordinara profesoro. En 1939 li estis elektita deputito parlamenta, en la sekva jaro li iĝis ministro. En 1944 Gestapo arestis kaj deportis lin al Germana regno. Baldaŭe li denove instruis, sed en 1948 li iĝis trudpensiulo. En 1951 li estis deportita al Egyek por 3 jaroj, poste li ne ricevis pensiulan salajron. En 1958 li denove rajtis labori. Li ricevis premion en 1925, memormedalon en 1947.

Verkaro (elekto) redakti

  • Magyarország városainak háztartása 1910-ben (1916)
  • Csonka-Magyarország megszállásának közgazdasági kárai (1923)
  • Népesedéspolitika (Demografia politiko), (1933)
  • Statisztika (1941)
  • Statisztikai módszerek (1959)

Fontoj redakti