Dezső Szabó (kemiisto)

Dezső Szabó [deĵO sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Dezső estis hungara kemiisto, profesoro.

Dezső Szabó [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1917 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de junio 1987 en Pécs.

Biografio redakti

Dezső Szabó frekventis gimnazion en Pécs, universitatojn laŭvice en Pécs kaj Budapeŝto. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li doktoriĝis. En 1944 li laboris kelkajn monatojn en uzino pri ledoj en Pécs, poste en universitata medicina kemia instituto en la sama urbo. En 1950 li estis nomumita docento, en 1968 universitata profesoro kaj institutestro. En 1959 li kandidatiĝis. Inter 1964 kaj 1973 li estis vicrektoro. Li ricevis diversajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Általános és szervetlen kémia (1972) - studenta lernolibro
  • Szerves kémia orvostanhallgatók számára (1972) - studenta lernolibro

Fontoj redakti