Diana Groó

hungara reĝisoro

Diana Groó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Groó Diana estas hungara reĝisoro, scenaristo.

Diana Groó
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1973 (1973-09-10) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglafrancagermanahebreaportugalarusa
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1999)
Universitato Eötvös Loránd (–1995) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Diana Groó[1][2] naskiĝis la 10-an de septembro 1973 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Diana Groó devenis el juda familio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1995. Jam ekde 1993 ŝi estis asistanto en filma produktejo. Ŝi akiris reĝisorajn diplomojn en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 1999 (BA) kaj 2001 (MA). Ŝia ĉefinstruisto estis Sándor Simó. Post la diplomoj ŝi partoprenis en filmaj kreoj, en 2004 ŝi estis unu el la fondintoj de filma grupo. Ŝi akiris sciencan gradon DLA en Universitato de Dramo en 2018. En ŝiaj laboroj ofte videblas la judeco. Ŝi ricevis premiojn en 2000 kaj 2014.

Ŝiaj filmaj reĝisoraĵoj (selekto)

redakti
  • Anne (1992)
  • Trape... (dokumenta filmo, 1996)
  • Csoda Krakkóban (2004) - ankaŭ scenaristo
  • Regina: The First Woman Rabbi (dokumenta filmo, 2015)

Ŝiaj scenarlibroj (selekto)

redakti
  • Ottavio (dokumenta filmo, 1997) - ankaŭ reĝisoro kaj filmomuntisto
  • Urlicht (mallonga filmo, 2006) - ankaŭ reĝisoro
  • Regina (dokumenta filmo, 2013) - ankaŭ reĝisoro kaj produktoro

Ŝiaj filmaj roloj (selekto)

redakti
  • Franciska vasárnapjai (1997)
  • Boldog születésnapot! (2003) - fratino de Einstein

Ŝiaj filmoj kiel dramaturgo (selekto)

redakti
  • A hal (1997)

Ŝiaj teatraj reĝisoraĵoj (selekto)

redakti
  • Kathrine Kressmann Taylor: Címzett ismeretlen (2008, prezentita 8 jarojn)
  • Bertolt Brecht: Pár hét az egész (2010) - adaptisto al teatro

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti