Luchsingen

(Alidirektita el Diesbach)
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Luchsingen-Hätzingen (stacidomo).

Luchsingen estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 1132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Luchsingen estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Luchsingen
Blazono de Luchsingen
Preĝejo de Luchsingen
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46° 58′ 2″ N 9° 2′ 14″ O / 46.96722 °N, 9.03722 °O / 46.96722; 9.03722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1132
Areo 30,76 km²
Alteco 572 m super marnivelo
Poŝtkodo 8775
Mapo de Luchsingen
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Luchsingen situas ĉe la bordo de la rivero Linth en ties supra valo. La komunumo konsistas krom la ĉefvilaĝo el Adlenbach, kaj el la ĝi 2003 memstaraj komunumoj Hätzingen kaj Diesbach. Sur la teritorio de la komunumo situas la Lago de Oberblegi.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformoRedakti

La komunumo Luchsingen limis en nordokcidento al Glaruso, en nordoriento al Schwanden, en oriento al Haslen, en sudoriento denove al Schwanden, en sudsudoriento al Elm, en sudo al Betschwanden, en sudokcidento al Braunwald, kaj en okcidento al Muotathal (SZ).

TrafikoRedakti

La loko disponas pri la stacidomo Luchsingen-Hätzingen ĉe la trajnlinio de Rapperswil tra Glaruso al Linthal. Ekzistas aertelfero al la monto Brunnenberg.

Tra la Luchsingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17, kiu de Glaruso kondukas tra la Klausen-Pasejo al Altdorf en Kantono Urio.

VidindaĵojRedakti

La lignaj domoj de la malnova vilaĝocentro de Adlenbach en la jaro 1972 estis deklaritaj nacia monumento.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Luchsingen datiĝas el la jaro 1274.[1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2004 la ĝis tiam memstaraj komunumoj Hätzingen kaj Diesbach estis integritaj al Luchsingen.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Karin Marti-Weissenbach: Luchsingen en la Historia Leksikono de Svislando (2008-07-16)

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Luchsingen

    BildojRedakti