Luchsingen

(Alidirektita el Hätzingen)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Luchsingen-Hätzingen (stacidomo).

Luchsingen estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 1132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Luchsingen estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Luchsingen
Blazono de Luchsingen
Preĝejo de Luchsingen
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46° 58′ 2″ N 9° 2′ 14″ O / 46.96722 °N, 9.03722 °O / 46.96722; 9.03722 (mapo)
Areo 30,76 km²
Alteco 572 m super marnivelo
Poŝtkodo 8775
Mapo de Luchsingen
vdr

Geografio redakti

Luchsingen situas ĉe la bordo de la rivero Linth en ties supra valo. La komunumo konsistas krom la ĉefvilaĝo el Adlenbach, kaj el la ĝi 2003 memstaraj komunumoj Hätzingen kaj Diesbach. Sur la teritorio de la komunumo situas la Lago de Oberblegi.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo redakti

La komunumo Luchsingen limis en nordokcidento al Glaruso, en nordoriento al Schwanden, en oriento al Haslen, en sudoriento denove al Schwanden, en sudsudoriento al Elm, en sudo al Betschwanden, en sudokcidento al Braunwald, kaj en okcidento al Muotathal (SZ).

Trafiko redakti

La loko disponas pri la stacidomo Luchsingen-Hätzingen ĉe la trajnlinio de Rapperswil tra Glaruso al Linthal. Ekzistas aertelfero al la monto Brunnenberg.

Tra la Luchsingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17, kiu de Glaruso kondukas tra la Klausen-Pasejo al Altdorf en Kantono Urio.

Vidindaĵoj redakti

La lignaj domoj de la malnova vilaĝocentro de Adlenbach en la jaro 1972 estis deklaritaj nacia monumento.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Luchsingen datiĝas el la jaro 1274.[1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2004 la ĝis tiam memstaraj komunumoj Hätzingen kaj Diesbach estis integritaj al Luchsingen.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti