Dieter KALKA (naskiĝis la 25-an de junio 1957 en Meuselwitz, Orienta Germanio) estas germana kantaŭtoro, verkisto kaj poeto.

Dieter Kalka
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1957 (1957-06-25) (66-jaraĝa)
en Altenburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Agnieszka Haupe-Kalka vd
Profesio
Okupo Liedermacher • verkistotradukistokantoverkisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1982– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dieter Kalka, 2016

Vivo redakti

Kalka pasigis sian mezlernejan diplomon en Meuselwitz kaj studis komputikon en Ilmenau. Li estis eksmatrikulita pro posedado de malpermesitaj skribaĵoj. Komence de la 1990-aj jaroj li studis en Leipzig kaj Zuriko. Ekde 1982 li aperis publike per kanto-programoj[1] kaj en 1987 ricevis premion ĉe la Nationale Chansontage Frankfurt/Oder. Li akompanas sin ĉefe per la bandonio.[2] Li publikigis sian unuan volumon de poezio en samizdato. Li publikigis 12 librojn en la germana kaj la pola. La premiero de lia teatraĵo "Das Experiment oder zwej unglejche Brieder" okazis en Leipzig en 1998.[3] Li estis edziĝinta al la pola fabelpoeto Agnieszka Haupe. Kalka loĝas en Leipzig kaj Meuselwitz.

Notoj redakti

  1. Harald Pfeifer „Austritt aus dem verordneten Kollektiv“. Die Leipziger Liederszene im letzten Jahrzehnt der DDR, Leipziger Blätter, pp. 50–53, Majo 2018.
  2. biografo Moritz Jähnig/Biograf Moritz Jähnig: Liebeslieder auf politischem Splitterglasgrund
  3. Das mysteriöse Ende des montrösen Diktators H. Gelunge Schreiber Inszenierung von Kalkas „Experiment“ im theater fact. En: Leipziger Volkszeitung. 25a de Septembro 1998

Eksteraj ligiloj redakti