Diogo de Teive

Jakobus Tevius (1514-1569) estis portugala humanisto, teologo, latinisto, helenisto kaj unu el la unuaj portugaloj kiuj ricevis stipendion por studi en Parizo. Li instruis en la Universitato de Parizo, en la Kolegio de Gieno, kie André de Gouveia estis rektoro kaj en la Universitato de Koimbro. Invitata de la reĝo Johano la 3-a li partoprenis de la docentaro en la Kolegio de la Artoj.

Diogo de Teive
(1514-1569)
"Commentarius De rebus ad Dium gestis" verko de Diego de Teive (1514-1569) eldonita en 1762.
"Commentarius De rebus ad Dium gestis" verko de Diego de Teive (1514-1569) eldonita en 1762.
Persona informo
Naskiĝo 1514
en Braga, Portugalio
Morto 1569
en Lisbono, Portugalio
Lingvoj latina [#]
Alma mater Universitato de Koimbro
Universitato de Salamanko[1]
Universitato de Parizo
Universitato de Montauban
Universitato de Tuluzo[2]
Universitato de Poitiers[3]
Profesio
Okupo verkisto • poeto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis arestita de la Inkvizicio, en 1550, akuzita de religia heterodokseco. Liberigita post unu jaro, li revenis al la Kolegio de la Artoj, kaj pli malfrue li iĝis ĝia direktoro. Li verkis tragediaĵojn kaj diversajn eseojn kun historia kaj filozofia interpretado, ĉiam en la latina lingvo. António Ferreira (1528-1569) estis lia disĉiplo kaj Diogo de Teive neniam verkis en la portugala, eĉ ne dum siaj depozicioj antaŭ la Inkvizicio.

BiografioRedakti

 
"Deploratio consolationi admista in mortem Ferdinandi Menesi" verko eldonita en (1564) de Diogo de Tejve.

Diogo de Tejve naskiĝis en Braga en 1513 aŭ 1514 laŭ la datumoj de sia procezo en la Inkvizicio. Li estis filo de Sebastião Gonçalves da Paz kaj Isabel Fernandes de Teive. Liaj gepatroj estis el "Vila do Conde" kaj tiel ili estis ligitaj al la komerca marmedio.

Je la patrina flanko, laŭ la opinio de tradiciaj genealogiaj aŭtoroj, li apartenis al familio de la norda subnobelaro. Laŭ la samaj fontoj, li estis la pranevo de la navigisto Diogo de Teive (1415-1474). Ĉi tiu fakto ilustras la devontigon de la familio de la humanisto al la ekonomia disvolviĝo en Madejro kaj Acoroj. Lia patro estis rentisto de la Kapitulo de Braga.

Li estis unu el la unuaj portugaloj kiu ricevis stipendion por studi en Parizo, kien li iris kiam li estis 11 aŭ 12 jara. Li studis ĉe Kolegio de Santa Barbara, revenante al Portugalio kun 19 jaroj ĝuste kiam lia patro enŝipiĝis al Barato. Li pasigis malmultajn monatojn en Portugalio kaj poste li iris al la Universitato de Salamanko.

Ne tre kontenta pri la instruado, kiun li ricevis, li revenis al Francio al la Universitato de Tuluzo. Li instruis en la Universitato de Parizo, en la Kolegio de Gieno, kies rektoro estis André de Gouveia, poste en la Universitato de Montauban, kaj en la Universitato de Koimbro.

Laŭ invito de Dom Johano la 3-a el Portugalio, li estis parto de la docentaro de la Kolegio de la Artoj. Li apartenis al la bordoza grupo, kiu en la universitato estis kontraŭiaj al la tiel nomata pariza grupo.

La ligo de Diogo de Tejve kaj aliaj membroj de la grupo kun eksterlandaj intelektuloj, inkluzive de la humanisto George Buchanan, levis suspektojn pri religia heterodokseco flanke de la Inkvizicio.

Kun la morto de André de Gouveia, en 1548, la pozicio de la grupo de Bordozo malfortiĝis. En 1550 Diogo de Tejve estis arestita de la Inkvizicio, akuzita pri luteranismo, kun kelkaj suspektoj pri ateismo. Liberigita post unu jaro, li revenis al la Kolegio de la Artoj, iĝante ĝia direktoro. Dum ĉi tiu periodo, li estis la majstro de José de Anchieta, kiu, en 1553, venis al la kolonio de Brazilo por katekizi la indiĝenojn, kaj kiu estis kanonizita en 2014.

Li prenis religiajn ordenojn, ricevinte la abatejon Vila Chã de Braciosa, en la episkopejo de Miranda, kun riĉaj enspezoj, sed for de la kortego kaj la universitato, distanco kiu ne reduktis lian literaturan produktadon. Li ankaŭ estis kanoniko en Lisbono.

Li verkis tragediojn kaj plurajn eseojn de historia kaj filozofia interpreto, ĉiam en la latina, reliefiĝante liaj verkoj: Commentarius de Rebus a Lusitanis in India Apud Dium Gestis (1548), Opuscula Aliquot Salamanticae, Ioannes Princeps Tragoedia (1558) kaj Epodon Sive lambicorum Carminum Libri Tri (1565).

VerkaroRedakti

Listo da libroj trovataj en Episódios Dramáticos da Inquisição Portuguesa

  • Oratio in laudem Joannis tertij Lusitaniae
  • Oratio funebris de ejusdem morte
  • Oratio in laudem nuptiarum Joannis ac Joannae Lusitanae Principum, 1553
  • Carmen nuptiale de isdem nuptiis
  • Oratio funebris de morte eiusdem Principiis
  • Epistola carmine scripta ad consolandum Antonium principem de morte Ludovici patris
  • Brevis institutio Sebastiani primi Lusitanae Regis cum epistola ad Franciscum de Sá virum clarissimum regiae custodiae praefectum
  • Epistola ad Andream Noronam clarissimum virum de statu rerum Hispanicarum
  • Ad Henricum Serenissimum Principem et Cardinalem illustrissimum regnique moderatorem sapientissimum
  • Opuscula aliquot in laudem Ioannis Tertij Lusitaniae Regis et principis eius filij & fratris Ludouici atque item Sebastiani primi regis eiusdem nepotis, 1558
  • Congratulatio ad F. Ludivicum Granatam
  • Ode in illa verba Evangeli Domine
  • Epithalamium in laudem Nuptiarum Alexandri et Mariae principum Parmae et Placentiae
  • Contemplatio, dediĉita al la Dukino de Avejro
  • Commentarium De rebus gentis in India ad Dium[4], Conimbricae, 1548
  • Commentarius de rebus ad Dium gestis, 1548, Parizo, 1762
  • Tragoedia quae inscribitur Joannes Princeps, latina kaj portugala, Tragedio de la princo Johano, Salamanko, 1554[5]
  • Commentarius de rebus in India apud Dium gestis anno salutis nostræ 1546. Iacobo Teuio Lusitano auctore, 1601
  • De perfecto episcopo[6], 1565
  • De rebus hispanicis, lusitanicis, aragonicis, indicis et aethiopicis, Arnold Mylius, Jerónimo de Blancas, Jeroni Pau, 1602
  • Deploratio consolationi admista in mortem Ferdinandi Menesij archiepiscopi Vlissipponensis ..., 1564
  • Operum Martini ab Azpilcueta ..., Giulio Roscio, Simon Magnus, 1590
  • Iacobi Tevii Lusitani Epodon siue ia[m]bicorum carminum, 1565
  • Epodon sive Iambicorum libri tres[7], Lisbono, 1565

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti