Diskuto:Ĥanuko

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

1. Kristnasko ne estas juda (nu, eble simpla skriberaro).

2. Pli grave: la origino de kristnasko ne estas la juda ĥanuka, sed la romia "naskiĝtago de la nevenkebla suno" (dies natali sol invicti); tial kristnasko (origine do sunnasko) havas fiksitan daton (25/12) en la romidevena internacia jaro, male al la kristana pasko, kiu estas ligita al la juda jaro, ne al la romia.

Gunnar Gällmo 15:43, 10. Dec 2003 (UTC)

La titolo de tiu ĉi artikolo estas kontraŭ la Fundamento. Ĝi ne sufiĉas. -- Gabriel BEECHAM

Eĉ la iksa metodo estas kontraŭ la "Fundamento". Komprenu ke ni nun loĝas en 2003, ne antaŭ 150 jaroj. "Ĥanuka" estas nomo de afero el specifa kulturo, kaj diskuteblas ĉu tiuokaze vere utilas esperantigi per o-finaĵo. Se "Ĥanuka" estus sufiĉe neŭtrala, internacia fenomeno, oni kompreneble envicigu ĝin en la lingvon kiel "hanuko" aŭ simile. Sed kiel statas nun, mi simple ne vidas ajnan kaŭzon por fari tiele. Oni ja ankaŭ ne nacilingvigas aĵojn el la esperanta kulturo en nacilingva teksto, ekz-e "IJK", "UK". Bab 18:19, 15. Dec 2003 (UTC)

Titoloj de artikoloj en la esperantlingva vikipedio ne ĉiam estas en esperanto. Ĉi tie, mi rigardas la titolon kiel vorton hebrean - ne esperantan; kaj la fundamento de esperanto diras nenion pri la hebrea. Gunnar Gällmo 18:22, 15. Dec 2003 (UTC)

Tamen mi miras, ke ne estus tradicia traduko de ĉefaj judaj festoj (mi nur memoras Paskon). Ĉu Juda Kandelfesto? -- :) 02:28, 18. Dec 2003 (UTC)
El Kiel estis nomata Zamenhof? de N. Z. MAIMON
La 15an de Decembro 1859 naskiĝis en Bjaljstoko, mezgranda urbo (1) en la litova parto de Polujo, unua filo ĉe la judaj klerismanaj geedzoj Zamenhof. Estis vintro, kelke da tagoj antaŭ la festo de Inaŭguro. La okbranĉa kandelingo jam staris en la angulo, preparita por la festo, por plenigi la domon per ĝojo kaj lumo.
Mi do konjektas ke la esperanta nomo de Ĥanuka estas Inaŭgurfesto aŭ simile.

Sed certe, Bab, neniu nomvorto povas finiĝi per -A. Kial krei komprenproblemo, se ĝi ne necesas. Mi kontaktos la Akademion pri ĝusta nomo (ha, kia ĉagreno mi estas) --Gabriel BEECHAM 18:06, 5. Jan 2004 (UTC)

Ne necesas, estimata sinjoro Gabrielo Biĉamo. Vi miksas la du ĉefgrupojn de substantivoj: "ĝeneralaj" substantivoj (amo, akvo, fajro, hundo, persono) kontraste al propraj nomoj (Afriko, Zamenhof, Klara, Takeŝi Hideki, Raymo nd Schwartz). Ĉar esperanto estas (aŭ, estu) internacia lingvo, estus neracie esperantigi aĵojn klare naciajn aŭ unukulturajn. Ĥanuka simple estas hebrea "propra nomo de specifa tradicio", kian la artikolskribinto latinliterigis por plifaciligi la uzadon de la Vikipedio. Eĉ Zamenhof mem tiel faris tradukante la Biblion (Malnova Testamento. Legu mem.). Kreu alidirektigon al "Juda Kandelfesto", se vi tion emas, sed bv. ne misuzi vian tempon kaj tiun de la Akademio. Ili havas pli sencajn aferojn por fari ol cerbumi pri eblaj latinigoj de Hebrea nomo... Bab 13:24, 8. Jan 2004 (UTC)
Tamen ni uzas islaman haĝo, judajn pesaĥo kaj Tabernakloj, budaisman darmo, . Mi pensas ke Ĥanuka estas sufiĉe grava, por ke plene esperanta formo utilos. Kleruloj pri judismo klarigu kia ĝi estu. Ĉu en nejudaj lingvo oni uzas ian tradukon?
Kara Bab, kompreneble kaj mikonsente oni ne o-umu ĉiun nomon. Sed ĉu ne la festo de Ĥanuka estas unu el la plej mondfamaj judaj festoj? Mi opinias, ke ĝi estas sufiĉe tutmondkonata havi propran E-substantivon, kaj mi sincere kredas, ke estus bene havi regulan o-vorton per kiu oni povas esprimi tiun ĉi religieron. Tiel, kiel vi ja scius, la vorto fariĝus facile vortumebla laŭ la nia lingvo.
Kaje, estas interese, ke vi aldonas "o"-n al mia nomo. "Gabriel" troviĝas Esperanto-biblie ankaŭ (sed ĝi estas nura persona vorto). -- Gabriel BEECHAM 19:29, 8. Jan 2004 (UTC)
Nu, mi tiel faris simple por substreki mian argumentadon! ;-) Bab 15:56, 9. Jan 2004 (UTC)

Mi trovis Vortaro de Novaj Vortoj kun kelkaj proponoj, eble vikipediindaj (mi pensas eĉ, ke la aŭtoro kunlaboras anglalingvan VP):

  • kristana Ĉandelfesto
  • "Ĥanuk/o" oktaga juda festo kiu ekas je la dudek-kvina tago de Kislev, memoranta la redediĉon de la Templo fare de la Makabeanoj post ilia venko de la Sirianoj; la festo enhavas la lumigon de la menoro. [hebrea hănukkāh "dediĉo"]
  • "Jomhaŝo/o" juda memortago, observata je la 27a de la menso Nisan, kiu memoras tiujn, kiuj mortis en la Holokaŭsto. [hebrea Yom ha-Shoah "tago de la Holokaŭsto"] - la vikipedia artikolo nun nomiĝas Jom Haŝoa.
  • "Kompens/tag/o" la plej sankta juda festo, rimarkigata je la deka tago de la menso Tiŝri per fasto kaj preĝoj de kompenso en la sinagogo. [trad. de hebrea yōm kippūr] - la vikipedia artikolo nun nomiĝas Jom Kippur.
  • "Roŝaŝan/o" la juda novjartago, festata je la unua kaj dua tagoj de la menso Tiŝri. [hebrea rōsh hashānāh "jarkomenco"] - la vikipedia artikolo nun nomiĝas Roŝ Haŝana.
  • "Tiŝabav/o" juda fasttago je la naŭa tago de la menso Av, kiu memoras la detruon de la Unua kaj Dua Temploj en Jerusalemo. [hebrea tish`ā be' ābh "naŭa de Av"] - en la hebrea vikipedio תשעה באב.
  • "Tubiŝvat/o" la kvindeka tago de la menso Ŝevat, jude festata kiel novjartago por arboj, per plantado de arboj kaj manĝo de fruktoj. [hebrea tū bishbhāt "kvindeka de Ŝevat"] - en la hebrea vikipedio ט"ו בשבט (מועד).

La aŭtoro foje tradukas, foje aldonas -o. Ĉu iu konas kiajn formoj judaj esperantoparolantoj uzas.


La Akademio respondas: juda membro suĝestis Ĥanukao, au Ĥanuka-festo. La traduko de la hebrea vorto estas "Festo de la Lumoj" - mallonge lumfesto, kiun Stefan MAUL de la komisiona kongreso proponis. Li opiniis, ke Lumfesto estus aldonata al la titolo, do mi faros tiel. -- Gabriel BEECHAM 16:32, 13. Jan 2004 (UTC)


Ĉu ni movu al Ĥanukao do?? -- Sonjaaa 05:40, 16. Apr 2004 (UTC)


Fakte sencas movo. Gabriel Beecham pravas, ke la festo internacie tiom konatas ke ĝi meritas esperantlingvan nomon, kaj intertempe ĝis decembro 2016 per guglo-serĉo troveblas sufiĉe multaj uzoj de la nomo "Ĥanukao" en la reto. Kvankam mi ĝojus se eblus citi la supre menciitan esprimon de la Akademio de Esperanto el 2004 per ekstera referenco, kaj eble la menciata "juda membro" konsentus persone nomiĝi, ĉiukaze sencas esperantlingva artikola titolo. --ThomasPusch (diskuto) 11:16, 20 dec. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ĥanuko".