Mi surprize konstatis, ke mi kreis en 2006 tiun ĉi artikolon sub tiu nomo. Nun mi ne trovas ĝusta la nomon de la ŝtatestro. Se ni havas artikolon pri Vladimir Putin, ni devas havi artikolon pri Aljaksandar Lukaŝenka. Ŝajne li estas la sola ŝtatestro, kies nomo estas ŝajne plenesperantigita en Vikipedio.Narvalo (diskuto) 11:47, 12 Dec. 2013 (UTC) Post denove 7 jaroj, entute 14 jaroj, mi decidis alinomi la artikolon.Narvalo (diskuto) 15:59, 10 aŭg. 2020 (UTC)
Nobel-premioRedakti
La ŝablono informkesto homo erare aldonas la informon, ke Lukaŝenka estas Nobel-premiito. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 08:59, 12 aŭg. 2020 (UTC)
Kial miksita nomo?Redakti
Uzanto:Alifono ŝanĝis la nomon Aljaksandr Lukaŝenka al Aljaksandr Lukaŝenko. Se li celis esperantigi la familian nomon, kial li ne esperantigis Aljaksandr-on al Aleksandro? Ĝi estas firme establita Esperanta formo de la nomo Aleksandr, Aljaksandr, Alexander kaj aliaj, dum Lukaŝenko neniel estas akceptita esperantigo. Se li tamen celis ekuzi la Rusan formon de la nomo, kial li lasis la antaŭnomon resti en la Belorusa formo Aljaksandr? La nuna situacio estas simple konfuza, kaj oni prefere nuligu la ŝanĝojn de Alifono, faritajn sen antaŭa diskuto. La titolo de la artikolo povas esti Aljaksandr Lukaŝenka aŭ Aleksandr Lukaŝenko, ĉar ambaŭ formoj estas uzataj en oficialaj fontoj en la retejo de la ŝtatprezidanto, depende de la lingvo uzata. --Surfo 10:44, 30 okt. 2020 (UTC)
- Jes, devas esti unu varianto surbaze de la rusa aŭ belorusa skriboj. RG72 (diskuto) 11:45, 30 okt. 2020 (UTC)
...diskuto... Paĝo jam ekzistas ĉe Aleksandr Lukaŝenko, aŭ la nomo kiun vi elektis ne estas valida. Bonvolu elekti alian nomon.--Alifono (diskuto) 15:28, 30 okt. 2020 (UTC)
- Estimata Alifono! Se vi volas alinomigon de la artikolo, metu peton en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. - Sincere, Moldur (diskuto) 14:27, 31 okt. 2020 (UTC)