Diskuto:Alkoholo

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Marek Mazurkiewicz in topic Ĝeneralaj ecoj

Mi provis korekti gramatikajn erarojn en tiu artikolo, sed spam-filtrilo maleblis tion. Alois.

Apartigilo redakti

Mi proponas fari apartigilon:

Alkoholo povas esti

  • etanolo estas substanco, kiu troviĝas en fermentintaj trinkaĵoj, kaj kiun oni povas koncentri per distilado; pli precize nomata "etilalkoholo" aŭ "etanolo".
  • alkoholoj estas iu ajn ano de klaso de kemiaj kombinaĵoj, el kiuj etilalkoholo estas unu.

Ĉu bone? En pl.vikipedio estas: [1]. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:59, 16 Jan. 2014 (UTC)

Legante la artikolon mi sam-ideis eĉ sen legi ĉi tiun diskutpaĝon. Ni eble faru tion, sed mi atendas ke ankaŭ alia vikipediisto samopiniu ĉi-semajne (aŭ dum ke la artikolo estas "kunlaboraĵo de la semajno").--KEO144000 (diskuto) 09:27, 27 jun. 2016 (UTC)Reply
Jes, kial ne fari apartigilon sed la artikolo devus precipe temi pri la funkcia grupo "akoholo". Ni precipe bezonas pli de sciencajn informojn pri la funkcia grupo. Bonan kuraĝon por la kolegoj, kiuj povis aldoni informojn pri ĉi tiu temo. --pino (diskuto) 15:50, 27 jun. 2016 (UTC)Reply
@Pino~eowiki: Kion vi volis diri per "la funkcia grupo "akoholo""? Ĉu vi scias ke ne ekzistas >funkcia grupo "akoholo"<? Ekzistas oni: aŭ hidroksila grupo aŭ grupo de kemiaj kombinaĵoj pri nomo "alkoholoj". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:42, 27 jun. 2016 (UTC)Reply
Mi ne estas fakulo pri kemio sed mi konas . --pino (diskuto) 23:09, 27 jun. 2016 (UTC)Reply
@Claudio Pistilli: kial vi al ŝablono pri funkciaj grupoj aldonis ligilojn pri grupoj de kemiaj kombinaĵoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:23, 28 jun. 2016 (UTC)Reply

Ĝeneralaj ecoj redakti

Kiu povos kompletigi tiun ne kompreneblan frazon? La fizikaj kaj kemiaj proprecoj dependas de la loko de la OH-grupo kaj la bazmolekulo, aliaj funkciaj grupoj?--DidCORN la 1-a de julio 2016, 11:11 (UTC)

"ne komprenebla"? Mi komprenas ke aliajn proprecojn havas: propan-1-olo kaj propan-2-olo (loko de la OH-grupo ) kaj aliajn proprecojn havas: CH3-CH2-OH kaj HOOC-CH2-CH2-OH (aliaj funkciaj grupoj) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:37, 1 jul. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Alkoholo".