Diskuto:Dinastio Yuan

La artikolo en la nuna formo estas tute nematura. Multloke aperas ruĝaj ligiloj al fantaziaj artikolonomoj, dum la koncernaj artikoloj tute ekzistas: ekzemple estas ruĝaj ligiloj Chinggis Ĥano (Ĝingis-Ĥano), Ĥubilaj-Ĥano (Kublaj-Ĥano), sed estas multaj pliaj nematuraĵoj, la ekzemploj nur estas modelaj. Eĉ mi dubas, ĉu la esperantlingva artikolonomo "dinastio Yuan" pravigeblas, kvankam Yuan estas la ĝusta nomo en pinjino (sed pinjino ne estas Esperanto...). La artikolo Kublaj-Ĥano cetere kuraĝe uzas la nomon "dinastio Jüan", sed ü ankaŭ ne estas e-lingva litero - plej taŭgus nialingve la formo "dinastio Juan", ĉar temas pri sono "j". Mi nun ĝustigos la ligilojn Ĝingis-Ĥano kaj Kublaj-Ĥano, sed restas multe pli da laboro! ThomasPusch (diskuto) 11:53, 4 Sep. 2013 (UTC)

Ĉiu literumo estas ĝusta ĉar ili havas fidindan fonton. Kvankam estus ne regulo malaprobi la titolon per alilingva latinalfabeto (inkludante la francan, hepburnan kaj pjininan), estus ankoraŭ bona ideo esperantigi ĉiujn ĉinajn dinastiojn laŭ esperantaj vortaroj. Unu el ili estu "Esperanta-ĉina vortaro" ĉar ĝi listigas la dinastiojn. Temas pri la vortorodo, miakomprene, se vorto havus alilingvan latinigon, "Dinastio Yuan"; sed se esperantige, "Jŭan-dinastio" kun "-" kiel PIVa Ho-Ĉi-Min-Urbo.
Estas ankoraŭ duobla nomo de Ĝin-dinastio 晋 (Jìn) kaj Ĝin-dinastio 金 (Jīn), ni eblus solvi ĝin per apartigilo kiel Ĝin-dinastio (265–420) kaj Ĝin-dinastio (1115–1234). Certe ni devas pripensi la vortojn el VP:NV (ekz. la listo ignoras RĈn en Tajvano), sed ĝi helpeblus je ĝenerala redakto de Ŝablono:Historio de Ĉinio kaj la pinjin-esperantige miksita artikolo Ĉinaj dinastioj.--Salatonbv (diskuto) 01:54, 5 Sep. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Dinastio Yuan".