Ĉeĥa "kraj", Germana "Kreis" kaj Sveda "krets" redakti

Ofte germanoj tradukas la vorton "Kreis" municipsence per "subdistrikto". Malbona traduko laŭ mia opinio, ĉar ĝi ne estas parto de distrikto. Jen io pri "Kreis" el Eichholz-a vortaro:

{U1} (1-37)

{T1} AJB

{Eo1} krajs**/o <1> *a

{Eo2} sub'distrikt/o *a EVIT *a*b

{Cs1} kraj *a

{De1} Kreis \Im\i *a

{En1}

{Fr1}

{Sv1} krets *a

\J <1> En Germanio, Ĉéoslovakio, Svedio k aliaj landoj administra unuo konsistanta el diversaj komunumoj k/aŭ urboj. *a

=krajso <2> (89/pb-0884); arondismento (89/pb-0???), subarondismento (89/pb-0???), departemento (89/pb-0950), vojevodujo (89/pb-0???), distrikto (89/pb-0957), kantono (89/pb-1021), provinco (89/pb-0335), ŝtato (89/pb-0456), respubliko (89/pb-0372). *a

Fon: *a cjg; *b pb.

\W 89/pb-0548 \w\-----

Rim: cjg: 1 "Distrikto" ne taŭgas, ĉar ĝi estas kutime pli granda ol krajso, ekz-e en Germanio \IRegierungsbezirk\i, en Usono \IDistrict of Columbia\i, en Brazilo \IDistrito Federal\i. 2 "Subdistrikto" ne taŭgas, i.a. ĉar ne estas klara, ĉu "subdistriktestro" estas estro de subdistrikto aŭ suba distriktestro.

pb: Mi konsentas kun cjg, tamen pro aliaj argumentoj: 1. Decide estas ne la grando, sed la jura kvalito de tiu administra unuo. En Germanujo \IKreis\i estas \IGebietsk沰erschaft mit eigenen Rechten\i, do teritoria korporacio de publika juro kun originaj rajtoj. G^^i pro tio ne nur estas simpla subdivido de pli alta administra strukturo kiel \IRegierungsbezirk\i, sed memstara korporacio, kiu ekzistus, eĉ se \Regierungsbezirk\i ne ekzistus. La Germana sistemo do estas de malsupre al supre, ne de supre al malsupre. "Subdistrikto" pro tio kreas falsan bildon. 2 Mi dirus "vic-distriktestro" anstataŭ suba distriktestro, pro tio laŭ mi ne ekzistas la problemo de neklareco.

B. Restas la ĝenerala demando, ĉu oni vere traduku ĉiujn nomojn de administraj unuoj, kiel cit. supre post "=". Se oni devas esprimi sin jure-precize probable necesas. Tio tamen ne estas speciala problemo de jura terminaro. Simile ni povas ĝenerale paroli pri "preĝejo" aŭ precize pri "kirko, moskeo, sinagogo, templo", ktp. Same ni povas uzi "baza administra unuo super la nivelo de komunumo" aŭ "krajso, arondismento, vojvodujo" ktp. Fine ne ekzistas kialo, ja registri en PIV la nomojn de la administraj unuoj en kelkaj ŝatoj (arondismento, vojvodujo) k neglekti tiujn de aliaj. Do laŭ mi "krajso" taŭgas. ˹1-01-09ۼ/p>

Kion vi opinias? --Eschweiler 22:56, 6. Jul 2006 (UTC)

Landkreis = (sub)distrikto? redakti

Laŭ mi ne ekzistas neceso iu neologismo kiel "krajso", sed tamen ekzistas stranga situacio, kaj por la diskuto mi ripetu, kio ankaŭ estas notata ĉi-tie en la artikolo:

Nur en 5 el la 16 federaciaj landoj de Germanio (Baden-Virtembergo, Bavario, Hesio, Nordrejn-Vestfalio kaj Saksio) ekzistas "Bezirke", en la aliaj 11 ne: la sola administra unuo en la plejmulto de Germanio do inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis" respektive "kreisfreie Stadt".

En Esperanto oni interkonsentis nomi la vorton "Landkreis" per 'subdistrikto', sendepende ĉu ekzistas distrikto "super" tiu subdistrikto, kaj sendepende de tio, ke la subdistrikto multe pli konatas ol la distrikto, ĉar ekzemple ĝi videblas sur ĉiu aŭtokoda ŝildo ... Supozeble estus saĝe interkonsenti, ke la "Landkreis" simple nomiĝu distrikto kaj la "Bezirk", en tiuj teritorioj kie ĝi ekzistas, distriktaro.

Ĉu???

Tiu ŝanĝo cetere korespondus al la vortoj por "Landkreis" ekzemple en la angla (district), hispana (distrito) kaj itala (distretto).

ThomasPusch 18:47, 26. Jan 2007 (UTC)

Reiri al la paĝo "Distrikto".