Diskuto:Dua mondmilito II/Hispanio - Portugalio

Francisco Franco
Francisco Franco

Ŝtatoj de Iberio pli karakterize ne partoprenis en la dua mondmilito. Portugalio prezentis neŭtralan teritorion, kiu principe ne intermiksis sin en la konflikton entute.

Hispanio tiam havis proprajn problemojn, sekve de la ĵusa intercivitana milito. La lando estis dum la plenaj tridekaj jaroj baraktata pro politikaj kunpuŝiĝoj, kiuj respegulis ankaŭ la problemojn en la cetero de Eŭropo. La situacio iom post iom radikaliĝis, kaj por la balotoj en la jaro 1936 formiĝis du klaraj blokoj, kiuj dividis la landon en du. Post la venko de la maldekstrulaj partioj, la situacio plu radikaliĝis, kaj ene de ĉiu tendaro gajnis forton la plej ekstremaj fortoj. Ne malofte la stratoj vidis kunpuŝiĝoj de komunistoj, anarkiistoj, falangistoj kaj karlistoj.

La 17-an de julio en la lando eksplodis milita ribelo, gvidita de, interalie, generalo Francisco Franco. Tiu ĉi Hispana Enlanda Milito estas iam konsiderata kiel rekta preludo de la dua mondmilito aŭ eĉ kiel ties parto. Dum la porregistara "Ruĝa", respektive "Respublikana" partio ricevis subtenon preskaŭ nur de Meksiko kaj Sovetunio, plus la volontuloj de la Internaciaj Brigadoj, la ribelula "faŝista", respektive "Nacionalisma" partio estis subtenita de Germanio kaj Italio. Hispanio tiel fariĝis lando, kie tiuj ĉi ŝtatoj mezuris siajn fortojn kaj provis novajn armilojn kaj bataltaktikojn. Germanio ĉi tie provis principojn de tanka batalo, enpraktikigon de armea aviadilfloto (vidu sub Gerniko) kaj kelkajn novajn kanonojn, precipe kontraŭtankan kanonon de kalibro 37 mm kaj plurcelan 88 mm kontraŭaviadilan kanonon.

Post tre longa kaj sanga interna batalo, en kiu ne mankis epizodoj de granda kruelo en ambaŭ flankoj, la militon venkis la dekstrula flanko, kiu instalis militistan reĝimon.

La reĝimo estis proksima al tiuj de la faŝisma tendaro en Eŭropo, kaj tial aspektis, ke Germanio kaj Italio akiris novan aliancanon. Tamen, la partopreno de Hispanio en la milito estis limigita kaj fakte simbola, ĉefe pro la elĉerpiĝo de la lando post propra milito, kiu estis ĝin lasanta en ruinoj. Hispanio limigis trairadon de fuĝintoj antaŭ naziismo tra sia teritorio, provizis Germanion per mineraloj (volframio), kaj ĉefe kaj plej simbole, sendis trupojn de soldatoj kaj volontuloj al orienta batalfronto, la tiel nomata Blua Divizio. Aliflanke, la reĝimo rifuzis oficiale aliĝi al militado de Akso, kaj ĝi rifuzis permesi trairadon de taĉmentoj de Akso tra sia teritorio (per kio ĝi sepultis planojn de Germanio je likvido de Ĝibraltaro) kaj pluajn postulojn. La dua mondmilito tiel alportis al Franco en la okuloj de kelkaj historiistoj famon de makiavelisma genio, kiu prenis de Hitler multon, por ke poste por reciproki li donu nenion al li. Aliaj versioj eksplikas tion per la malforteco de la reĝimo, la rifuzo de Hitlero doni teritoriajn kompensojn en Norda Afriko (kio estis malamikiginta lin kun la Francio de Vichy) kaj la timon al la reprezalioj de Britio (kiu minacis konkeri la Kanariojn).

Alia partopreno de la hispanoj en la Mondmilito okazis pli neregule: la ekzilitaj respublikanoj aliĝis amase al la franca rezistado, kaj partoprenis diversajn batalojn, inter kiuj la plej konata estis la liberiĝo de Parizo: la hispanaj trupoj estis inter la unuaj enirantaj la urbon, kaj la liberigintaj tankoj portis la nomon de hispanaj bataloj. Malgranda grupo de ekzilitoj partoprenis ankaŭ en aliaj armeoj, ĉefe en la soveta. Germanio malliberigis hispanajn prizonulojn ĉefe en la koncentrejo de Mauthausen.


reiru al la ĉefpaĝo

Reiri al la paĝo "Dua mondmilito II/Hispanio - Portugalio".