Diskuto:Jesuo Kristo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Moldur in topic Objektiveco

Mi kredas ke la verkodatoj estas eraraj. Ekzemple, Luko verŝajne verkis La Agojn ĉ. 62, ĉar la rakonto finiĝas tiutempe. La aŭtoro multe priparolas la vojaĝon al Romo, sed ne multe pri kio okazis tie. Ĉu oni vere kredas ke la parolo de Dio pli emus trakti grandparte sinsekvan vojaĝon, ol la persekutoj en Romo, aŭ la martirigoj de Paŭlo kaj Petro? Ne, do oni povas supozi ke je la verkado de Agoj, Paŭlo kaj Petro ankoraŭ vivis.

- KriZe

Naskiĝsezono redakti

La artikolo nun havas: "li probable naskiĝis en la printempo (notu la ŝafistojn en la rakonto pri lia naskiĝo en la Biblio)". Tamen, laŭ mia scio, oni havas nenian motivon por pensi, ke la koncerna rakonto estas historie vera. Verŝajne oni havas nenian uzeblan informon pri la naskiĝsezono de Jesuo, do, se la jaro konsistas el kvar egallongaj sezonoj, oni povas pli ĝuste aserti, ke Jesuo verŝajne ne naskiĝis en la printempo!

Bone, oni povas meti: "tradicie li probable...", ĉu ne? Roberto 13:04, 25. Okt 2006 (UTC)

Mi legas: "Ĉi tiu artikolo asertas pri li nur tion, kion samepokaj nekristanaj fontoj asertis pri li,". Jen interesega informo! Sed bedaŭrinde oni ne trovas ion ajn pri tiuj samepokaj nekristanaj fontoj.

Vere, tiu artikolo prenas plejparte informojn el Biblio kaj kristanaj tradicioj.Roberto 13:04, 25. Okt 2006 (UTC)

Mi dubas pri aserto ke li "probable naskiĝis en la printempo". Dum la pasintaj monatoj mi legis artikolon, kiun mi bedaŭrinde nun ne retrovas kaj ne povas formale noti kiel referenco; laŭ tiu teksto oni kalkulis naskiĝperiodon de Johano la baptisto en aprilo, laŭ iuj deĵorplanoj de la altaj sacerdotoj en la jerusalema templo, kaj krome deduktis laŭ iuj bibliaj notoj ke Jesuo naskiĝis relative ekzakte ses monatojn post Johano, do en oktobro. Tio estus proksimume dum la festo sukoto, kvankam pri la festo en la bibliaj rakontoj pri la naskiĝo ne estas mencioj. Ankaŭ en oktobro en Judio estis ŝafoj kaj ŝafistoj, ne nur en printempo. Estas konsento ke la tradicia dato fiksita poste al la periodo de la vintra solstico estas arbitra aŭ strategia, kaj klaras ke laŭ la malmultaj fontoj oni ne alvenos al ekzakta naskiĝtago (kiel pri pli-malpli ĉiuj samtempuloj). Sed mi bedaŭras nun ne retrovi tiun informon, kiun mi tiam nur flanke atentis. ThomasPusch (diskuto) 09:56, 1 jan. 2023 (UTC)Reply

Mi iom redaktis la tekston, kaj transmovis kaj kunigis al Jesuo de Nazaret. - Moldur (diskuto) 17:48, 1 jan. 2023 (UTC)Reply

Genealogio de Jesuo laŭ la Biblio redakti

Ĉu tiu parto ne prefere iru al vikifontoj? Ĝi ne multon kontribuas al la enciklopedieca scio. – Umberto 17:43, 7. Jan 2007 (UTC)

Dieco de Jesuo redakti

La teksto diras "laŭ kristanoj Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed sen peko)", sed ankaŭ estas kristanoj monofizistoj, kiuj ne kredas la diecon aŭ la homencon de Jesuo. Laŭ monofizistoj, Jesuo estas nur homo aŭ nur dio. Oni devas diri: "Laŭ Niceanaj kristanoj", "laŭ difizistaj kristanoj" aŭ simile.

Alie, gnostikoj, tre ofte rigardis sin kiel kristanoj, nur ortodoksistoj, katolikistoj, kaj aliaj neas al ili la kristanecon.

Nomo kaj Neŭtraleco redakti

"Kristo" estas titolo, ĉu ne? Estas kialo, ke neniu en Vikipedio havas titolon. Zamenhof estas L. L. Zamenhof anstataŭ "Doktoro Esperanto". Same, Jesuo estu nur Jesuo en Vikipedio. Viglulino (diskuto) 01:27, 1 Mar. 2014 (UTC)

Krome, "Kristo" estas malkonforma al NPOV. Ĝi supozas, ke Jesuo estis mesio. Viglulino (diskuto) 01:29, 1 Mar. 2014 (UTC)
Kara, ekzistas alidirekta paĝo Jesuo. --Dominik (diskuto) 06:23, 1 Mar. 2014 (UTC)

Objektiveco redakti

Novembre 2020 mi reviziis la tekston kaj poluretis iom. Certe tiu temo interesas ĉefe kristanojn kaj aliajn kredantojn. Tial granda parto de la artikolo estis kaj ankoraŭ iom estas poluita de kredoj kiuj estas prezentataj kiel vero, historia vero ktp. En iu ajn enciklopedio kiu tendencu al objektiveco oni devas prezenti kredojn kiel kredoj, kaj ne kiel absoluta fidendaĵo. Mi devis forigi lavangon de kursivigoj eble metitajn por marki la gravecon de determinitaj diraĵoj, sed ĝis la punkto, ke estis absoluta kotomaro kie ne eblis diveni kion la aŭtoroj volis sugesti. Ankaŭ diversaj kredantoj de diversaj kredoj (eĉ de diversaj kristanaj kredoj) metis siajn opiniojn kiel vero, kio konvertis la tuton en kaoso. En mia korekteto, mi eĉ ne forigis ĉiujn mankojn de objektiveco kiel respekto al iamaj vikipediistoj (granda parto de la teksto estis de la epoko de pra-Vikipedio, kaj eble tiam multaj tute miskomprenis la intencon de Vikipedio). Mi esperas, ke postaj plibonigoj de la artikolo, sekvu la vojon prezenti aferojn de kredantoj kiel kredoj kaj ne kiel abosluta vero.--kani (diskuto) 01:50, 23 nov. 2020 (UTC)Reply

Mi nun pluigis tiun laboron; interalie mi komencis disigi inter la artikoloj Jesuo de Nazaret pri la historia persono kaj Jesuo Kristo pri lia religia rolo. - Moldur (diskuto) 18:18, 1 jan. 2023 (UTC)Reply

Informkesto redakti

Ĉu estus bone uzi la informkeston rolulo? Ĝi havas multe da valoraĵoj en la parametroj. Sed jes, kiel kaj kie en la artikolo? Sj1mor (diskuto) 18:44, 10 sep. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Jesuo Kristo".