Diskuto:Menoro

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor

Mi pretervidis, ke jam ekzistas la artikolo menoro. Kompreneble mi konsentas kunigi la du artikolojn. tamen mi preferus ŝanĝi la kapvorton al menorao, ĉar tiu ĉi formo metas la akcenton sur la literon a, same kiel en la hebrea lingvo. La vorto ambaŭforme nek ekzistas en Reta Vortaro nek en Erich Krause Wörterbuch Esperanto - Deutsch, do ne estas vere esperanta vorto.--Longharulo (diskuto) 12:41, 13 Jun. 2014 (UTC)

Mi morgaŭ rigardos kiu vorto troviĝas en Nova PIV. --Tlustulimu (diskuto) 12:53, 13 Jun. 2014 (UTC)
Pardonon, mi ne vidis ĉi tiun diskuton sed ĵus kunigis du artikolojn al Menoro. Se Menorao estas pli taŭga, bonvolu administranto alinomigi ĝin per unue forigi Menoraon {{TUJ|Ĝ6}}.--Salatonbv (diskuto) 22:33, 13 Jun. 2014 (UTC)

Supozeble estis mi, kiu enkondukis la formon Menoro en Vikipedion, per mia leginda artikolo Benno Elkan el 2009, kiu je granda parto temas pri la granda menoro farita de li antaŭ la parlamentejo Kneset, kiu ankaŭ bildiĝas ĉi tie. Min tuŝis la vivo de la artisto, kaj kompreneble mi rimarkis ke neniu el miaj Esperantaj vortaroj (la PIV-eldono de 2020 ankoraŭ ne haveblis en 2009, sed ĝia apero en 2020 ankaŭ ne alportis proponon de PIV) havis la vorton, kaj mi samkiel Longharulo pezis inter Menoro kaj Menorao. Fine mi decidis favore al Menoro, per simpla analogio al la vorto חֲנֻכָּה Ĥanukkah, kiu havas saman hebrean finaĵon -ah kiel מְנוֹרָה Menorah kaj pri kio certe konatas esperanta vorto: laŭ PIV estas ĥanuko, ne ĥanukao. Kaj dua ideo mia estis aŭdi rabenojn kun kiuj mi parolis germane, prononci la hebrean vorton en la germana akcentite je la meza silabo, do meNOra - kio signifas ke esperanta provizora formo meNOro konservas la akcenton, dum menoRAo ŝovas ĝin. Do mi juĝis ke estas 2:0 por menoro anstataŭ menorao, kaj en la artikolo Benno Elkan, kiu plurajn semajnojn en du jaroj videblis centre de la ĉefpaĝo, ekuzis la vorton menoro. Supozeble tiu teksto ankaŭ infektis Verdulon pri la formo menoro, kiam li ekverkis tiun ĉi tekston kvin jarojn pli poste, en 2014. Nur poste mi konsciiĝis ke en la vera hebrea (do ne nur kiam rabenoj parolas germane) ambaŭ vortoj akcentiĝas klare je la lasta silabo, do estas ĥanuKA kaj menoRA. Sekve la rezulto ne kalkuleblas "2:0", sed "1:0" aŭ kun multe da bonvolo "1:1". Mi ne scias ĉu la rabenoj aŭ ankaŭ aliaj germanlingvanoj, kiuj daŭre prononcas la vortojn meNOra kaj ĥaNUka per meza akcento en la germana, eble faras tion laŭ tia prononco en la jida: mi neniel povis malkaŝi kiel la du vortoj norme akcentiĝas en la jida. Sed ne necesas tro profundiĝi en la temon.

Tamen tute mankas al mi iu sono "a" en tiu vorto, kaj volonte mi aliĝus al sanĝo de Menoro al Menorao, se iu esperantlingva publikigo sufiĉe prestiĝa uzus la vorton "Menorao", esperanta libro pri judismo eldonita en Israelo eble, aŭ almenaŭ ampleksa artikolo pri judismo aŭ pri Jerusalemo en MONATO, aŭ longa esperantlingva artikolo en Israela Esperantisto, kaj estonte oni povus referenci al tiu literatura/ĵurnalisma fonto. Sed mi ĝis nun ne vidas tian referencan fonton. Kaj sen tia referenca fonto favore al formo Menorao, laŭ konservativa pezo de por- kaj kontraŭargumentoj restas la analogio al "ĥanuko" kaj tiel la pledo por menoro, kiun mi supre skizis. ThomasPusch (diskuto) 23:17, 20 feb. 2023 (UTC)Reply

"Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas «libro». Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija («biblioteko»), sifrut («literaturo»), kaj sipur («rakonto»; la konsonantoj [f] kaj [p] estas unu sama fonemo en la hebrea)."
Ĉi-kaze, la Radiko de ĉi-tiu termino estas N.(V=O).R (unu vokalo en la mezo inter du konsonantoj!) kaj la ME kaj la A devenas de la Binjan, t.e. la formo-moldo de tiuj substantivoj. Do la A ne estas parto de la radiko!
La hebrea preferas meti la akcenton sur la lasta silabo, kaj la jida preferas meti ĝin sur la antaŭlasta silabo.
Ĉu tiu informero povas helpi?
P.s Post la famkonata Ŝalom, tiu vorto de la hebrea, Menora, ja estas tre internacia. Post la magen davido, tiu simbolo de Menoro estas tre identigita kun judismo kaj la juda popolo. Ĉar oni uzas ĝin sufiĉe ofe, ŝajnas ke la jida ankaŭ tre ŝatas ĝin. Sj1mor (diskuto) 07:02, 22 feb. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Menoro".