Diskuto:Na (prepozicio)

mi forigas la vortojn "kiuj provas altrudi tion al la komunumo", ĉar tio ne estas objektiva fakto

Marteno --62.131.140.230 20:34, 2. Dec 2005 (UTC)


Narvalo: mi komprenas ke vi verŝajne kontraŭas la prepozicion na, sed bonvolu noti ke Na (prepozicio) estas artikolo, kaj ne diskutejo - do entute ne taŭgas, ke vi aldonu enen de ĝi viajn komentojn kaj demandojn, kiel oni kutime faras en diskutpaĝoj, sed kiel vi nun faris en artikolo. Mi forigis ilin do de la listo Uzkampoj kaj translokis en novan sekcion nomatan Argumentoj kontraŭ la prepozicio. Tie troviĝas taŭga loko por ili. Por vidu pruvon, ke tiel la aferoj funkcias kaj ke tiel estas ĝuste tiajn aferojn pritrakti, legu ekzemple la artikolon X-kodo. Dankon pro via kompreno. Blahma 01:00, 3. Dec 2005 (UTC)

Narvalo: Redaktante la paĝon mi rimarkis plurajn aldonaĵojn, kiujn vi ruze enigis en miajn tekstojn (ŝanĝoj de unuopaj vortoj ktp.) kaj en apartaj redaktoj tiel, ke mi ne rimarkis ilin unue de la komparo de la lasta kaj antaŭlasta statoj de la artikoloj. Jes, la nerimarkinteco estas mia kulpo, sed mi ja ne vere ne scias kaj ne povas imagi, kio kondukti vin fari tion. Ja ekzemple ĉu laŭ vi vere eksperimentan prepozicion oni ne povas en iu alligita dokumento priparoli, sed oni ĉiam ja senkondiĉe devas ĝin reklami (kiel vi ŝanĝis en la teksto de la artikolo)? Bonvolu resti kun malfermitaj okuloj kaj provi kontroli viajn emociojn. Jes ja, mi komprenas, ke vi ne ŝatas la eksperimentan prepozicion. Ĝuste tial mi donis al vi la spacon en la aparta sekcio por kontraŭaj argumentoj. Tamen, mi petas vin, ke vi bonvolu ne enmiksu vian malkonsenton ankaŭ en ĝeneralajn faktojn - kaj ĝuste ekzemple ke en iu dokumento oni priparolas la trajtojn de eksperimenta prepozicio, tio nedubinde estas pura fakto. Ke al vi tio ŝajnas esti reklamo, tio estas jam alia afero. Amike kaj kunlaboreme restas Blahma 01:11, 3. Dec 2005 (UTC)


Ankoraŭ mi ŝuldas al vi, Narvalo reagojn al viaj kontraŭargumentoj. Bonvolu akcepti ilin ĉi tie kiel argumentojn de por-na-ulo (nun ne plu kiel de redaktanto de serioza NPOV-a artikolo) kaj sentu sin libera plidiskuti pri ili (sed nepre ĉi tie en la diskuto, ne plu ene de la artikolo, mi petas), se vi volas:

  • oni uzas la formon Shakespeare-on por nekutimaj vortoj
Mi klarigis en la artikolteksto ĉi tiun poran argumenton. Tiu ĉi via solvo jes komprenigas la originalan nomon en skriba teksto, sed daŭre ne sukcesas atingi tiun celon en parolata lingvo.
  • Kiu pelas kiun, tiu estas komprenebla el la teksto. Ankaxu en naciaj lingvoj ekzistas neprecizaj esprimoj.
Ĉu vere tio estas ĉiam kompreneble de la teksto? Konsideru ekzemple la jenan frazeton: Oni opiniis la forpeladon de mi malbona. Ĉu vi scias diri el tiu frazo, kiu estis la damaĝanto kaj kiu la damaĝato? Povas esti, ke vi forpeladi iun, aŭ ke iu forpeladis vin, aŭ eĉ ke iu forpeladis iun alian for de vi. Dume, prepozicio na klare distingus ĉiujn ĉi kazojn. Krome, ke en kelkaj naciaj lingvoj ekzistas neprecizaj esprimoj, tio ankoraŭ ne signifas, ke esperanto devas transpreni ĉiujn ĉi cimojn de la naciaj lingvoj, ĉu ne? Kial do alikaze oni kreus esperanton kiel elekton de la plejbonaĵoj de multaj lingvoj? Se oni ne strebis akiri en ĝi facilecon kaj klarecon, kial do oni ne adoptus ekzemple la slavan sistemon de sep (aŭ ses) gramatikaj kazoj aŭ la hungaran sistemon pri vokala harmonio?
  • Kio estas la problemo pri ambaŭ?
Konsideru la jenan frazon: Ni manĝas ambaŭ. Ĉu tiu frazo signifas, ke vi ambaŭ (kaj vi kaj via amiko) manĝas (ion ajn), aŭ eble ke vi kaj via amiko manĝas ambaŭ manĝaĵojn, kiuj kuŝas sur la tablo?
Tiu frazo signifas, ke manĝas mi kaj mia amiko. Laŭ via ekzemplo. Pri tio, ke sur la tablo estas du manĝaĵoj, estas nenia mencio. Vi eble pensas nur tion kaj erarigas legantojn. Zuazua 11:53, 23. Mar 2010 (UTC)
  • eĉ la skizita frazo estas nebula.
Nu, bone, se vi opinias. Tamen konsideru alian, espereble mapli nebulan ekzemplon - kiu eĉ devenas de "nacia" lingvo, kiujn vi sube opiniis enhavi ofte neprecizajn esprimojn. Ĉi-foje, se oni ne konsideras la uzeblecon de prepozicio na, estas inverse esperanto, kiu estas nepreciza kaj la alia lingvo, kiu ebligas pliprecizecon: Latine eblas diri docere discipulum linguam (instrui lernanton* lingvon*). En Esperanto tio ne eblas; la ekzemplon necesas traduki per "instrui al lernanto lingvon", "instrui lernanton pri lingvo" aŭ simile. Dume, kiel oni klopodis montri jam per la ekzemple enhavita en la poraj argumentoj, per prepozicio na oni povas taŭge elturniĝi de ĉi tiu bezono de du akuzativoj en unu konstruo (instrui na lernanto lingvon).
  • Vi aldonis la lastan frazon kaj dikigis la lastan vorton en la antaŭlasta frazo de la sekva teksto: Tamen oni prefere evitu la uzadon de la prepozicio na tie, kie tio ne necesas; ekz. oni ne diru mi volas na lakto se oni komforte povas diri mi volas lakton. Tia farado povus eble esti konsiderata eĉ kontraŭfundamenta. Sed leviĝas la demando, ĉu la antaŭe skizitaj ne estas kontraŭfundamentaj?
Tiu alineo volis atentigi de pozicio de por-na-uloj, ke troa uzo de na povas esti ĝena, ke oni ne uzu ĝin tiel kaj ke tiu povus esti konsiderata kontraŭfundamenta. Oni tamen nenion diris pri la kontraŭfundamenteco de la prepozicio. Verŝajne do estas la kredo de la por-na-uloj, ke la prepozicio mem ne estas kontraŭfundamenta - ekzemple simple ĉar ĝi solvas aferojn, por kiuj la fundamento ankoraŭ neniun kontentigan solvon prezentis. Cetere, ĉe eksperimentaj prepozicioj, kiel oni la prepozicion na nomas, la ĉefa celo estas eksperimenti, ĉu tiu prepozicio taŭgas kaj uzeblas - kaj nur kiam oni ĝenerale kaj sufiĉe vaste uzos ĝin, tiam oni ĉesu paroli pri eksperimenta prepozicio kaj ekpensu pri ĝia (ne)kongrueco kun la fundamento kaj la ebleco mencii ĝin en gramatikaj libroj ktp. ktp.

Blahma 01:42, 3. Dec 2005 (UTC)

Ĉu "je" ne sufiĉas? redakti

  • Mi estas nek pro- nek kontrau- "na", sed mi havas demandon. Mi legis unufoje eseon (eble fare de Claude PIRON, mi ne plu memoras), en kiu la aŭtoro proponis uzon de "je" kie la akuzativon -n ne taŭgas. Ekzemploj, Mi ŝatas je Shakespeare. Mi legis je "Much Ado About Nothing". Ĉu la aŭtoro ĝustis? Kion pensas vi?
  • Pri ambaŭ, ĉu la du frazoj estu "Ni ambaŭ manĝas" (mi kaj mia amiko manĝas) "Ni manĝas je ambaŭ" (Mi kaj mia(j) amiko(j) manĝas du aĵojn). Pri tiu mi ne certas.
  • Pri duobla akuzativo, ĝi ne estas necesa en la ekzemplo "*instrui lernanton lingvon*". Se "na" egalas al akuzativo, kio estas la malsamo inter "instrui lernanton na lingvo" aŭ "instrui na lernanto lingvon", kiam "instrui al lernanto lingvon" aŭ "instrui lernanton pri lingvo" funkcias bone?
  • Finfine, kiam mi anstataŭigas "na" kun alia prepozicio (al, pri, je) mi tute ne vidas neceson por "na". Skribinte tion, mi supozas ke mi devas esti kontraŭ-na-isto?
  • <muziko>Na-na-na-na, na-na-na-na, je-je-je, bon-an nok-ton!</muziko> Le Hibou 02:43, 3. Dec 2005 (UTC)

Laŭ rezultoj de enketo pri la prepozicio "na" okazigita inter la partoprenantoj de la 49-a Internacia Seminario, 15 (79%) de la enketitoj konas la prepozicion "na", dum 4 (21%) de la enketitoj ne konas ĝin; kaj 7 (35%) de la enketitoj iam uzas la prepozicion "na", dum 13 (65%) de la enketitoj ne uzas ĝin.

(Ĉu el du-tricent partoprenintoj? Ĉu ne ĉefe tiuj partopenis la enketadon, kiuj favoras ĝin?) Vikipediisto:Narvalo (el la teksto de la artikolo translokis ĉi tien Vikipediisto:Blahma)
La pasintan IS-n ĉeestis ĉirkaŭ 160 partoprenantoj. De tiu 20 estas unu okono. Certe tio ne estas tro alta nombro kaj oni povus esti enketintaj pliajn, sed tio ne tiom facile eblas kaj cetere enketado pri uzo de prepozicioj ne estis la ĉefa celo de tiu renkontiĝo. Tamen se mi jam aŭdacas prezenti ĉi tie rezultojn de iu enketo, estu certa, kara Narvalo, ke mi per ĉiuj miaj fortoj strebis ke la rezultoj estu kiel eble plej neŭtralaj - ja mi per ili sekve celis pruvi neŭtralan vidpunkton de informo en artikolo en neŭtralvidpunkta enciklopedio, ĉu ne? Tial mi povas sincere diri (kaj kelkaj homoj povus tion eĉ atesti), ke la enketitoj estis elektitaj tute hazarde. La enketilo estis pendigita ĉe murgazeto en koridoro kaj ajnaj interesiĝantoj kapablis enskribi - kaj ĉies respondoj kompreneble estis enkalkulitaj samvalore. Eĉ kiam oni iom varbis por allogi pliajn enketotojn, oni simple petadis ĉiujn homojn, kiuj dum tiu noktero preteriris, sen ajnaj antaŭjuĝoj aŭ intenca elekto. Kaj tiu ĉi strebado pri neŭtraleco estas eĉ iom spegulita en la rezultoj. Ĉu ja vi jam antaŭe ne diris, ke la prepozicion uzas nur kelkaj junuloj? Kaj jen, vere ĝuste tion, kion vi diris, la enketo pruvis! Do mi fakte ne komprenas, kial vi plu kontraŭas ajnan mencion pri la temo, eĉ se mi speciale por vi aranĝas tian ĉi enketon por ekhavi konkretajn numerojn anstataŭ nur havi niajn nekonfirmeblajn opiniojn. Mi faris ĉion ajn, kion mi povis. Se vi pretas okazigi enketon pli vastan, bonvolu fari tiel kaj poste anonci viajn rezultojn. Se vi ne kredas al fidindeco de la uzita elektosistemo de enketitoj, bonvolu veni en aŭgusto en Sarajevon al IJK 2007 kaj tie ni povos okazigi enketon komune - vi estas kore invitita tien, kaj certe ne nur de mi. Ne eblas diskuti sen argumentoj - mi kolektis jam multajn kaj eĉ pruvis ilin per faktoj, dum kiam vi ĝis nun nenion povis pruvi. Se vi faros tiel, mi volontas plu diskuti. Sed ĝis kiam oni havos pli bonajn informojn, validas la ĝisnunaj. Kaj, jes, bonvolu sekve skribi viajn komentojn pri artikolo ĉiam en la diskutpaĝon, kaj ne rekte ne la artikolon mem - tio rilatas ĝenerale al ĉiuj vikipediaj artikoloj kaj ĝuste por tiuj celoj estis la diskutpaĝoj kreitaj. Salutas vin Blahma 14:25, 8. Jan 2006 (UTC)
Mi povas atesti la enketmanieron priskribitan de Blahma: Mi simple preterpasis la anonctabulon kaj neatendite trafis min la demando, ĉu mi konas la prepozicion "na". Unue oni petis min respondi la du demandojn kaj nur poste ni iomete diskutis pri la prepozicio. Cetere mi poste same kiel antaŭe taksas ĝin tute superflua. Christof Krick

"Na" ne konformas al la "numerus clausus" de la Fundamentaj prepozicioj redakti

La enkonduko de prepozicio "na" ne konformas al la "numerus clausus" de la Fundamentaj prepozicioj. Enkonduki novajn prepoziciojn rajtas nur la Akademio de Esperanto. (Nur ordinarajn novajn vortojn rajtas enkonduki ĉiu esperantisto.) Tion bedaŭrinde pretervidis Makkink. Pliajn argumentojn vi povas trovi en la artikolo pri neologismoj kaj en la studo Kontribuoj al la norma esperantologio, kiu prilumas i.a. la eraran koncepton de Makkink pri Fundamenteco. --Helmut Welger 21:23, 8. Jan 2006 (UTC)

Sinjoro Welger (nesubskribita aŭtoro de la supra kontribuo): Multajn dankojn pro via interesa kontribuaĵo al tiu ĉi diskuto (finfine unua kontribuaĵo vere ad res). Mi ĝoje informiĝos per via artikolo pri via scienca verko kaj en ĝi prezentita opinio pri la prepozicio "na" kaj ĝenerale aliaj aldonaĵoj al esperanto. Mi ĝojas, ke vi ĉi tie esprimis unu el la eblaj rigardoj al la prepozicio "na", kaj eble eĉ pli pri la modesteco, per kiu vi faris tion - skribante ĉefe en la diskutpaĝon kaj en la artikolon aldonante nur enciklopedian mencion de plia fonto. Mi iom pli bone integrigis la de vi aldonitan ligilon en la artikolon - espereble tiel ĝi plaĉas ankaŭ al vi. Salutas vin Blahma 21:04, 8. Jan 2006 (UTC)
Dankon kaj korajn salutojn al vi, Blahma / s-ro Blahuŝ! --Helmut Welger 21:30, 8. Jan 2006 (UTC)

Etimologio de na redakti

Kio do estas la etimologio de na? Tiu (laŭ mi) nepre nemalhavebla informo ankoraŭ mankas en la artikolo. Ĉu temas nur pri la akuzativa /n/ plus arbitra /a/? Aŭ ĉu la sinsekvo /na/ ekzistas kiel prepozicio (aŭ postpozicio) en iuj multparolataj lingvoj por indiki rektan objekton?

Kial mi diras nepre nemalhavebla? Nu, el la laŭ mi tri bazaj konsiderendaĵoj rilate al novaj formoj, tradicio (Fundamento, gravaj verkistoj, populareco, ...), racio (klareco, mallongeco, skemeco, ...), kaj internacieco (plurfonta naturalismo — prefere uzateco en diversaj multparolataj lingvoj en diversaj mondopartoj) ŝajnas al mi, ke tradicio klare kontraŭas la proponon na, kaj racio neklare poras ĝin. Do en tia situacio manke de argumento bazita sur internacieco, mi emas kontraui. Sed la malkonsento inter tradicio kaj racio ebligas por mi tion, ke internacieco potenciale povus atutiĝi. O'RyanW ( ) 20:32, 7. Nov 2006 (UTC)

Tamen tio ankaŭ direblas kontraŭ la sufikso -end- redakti

Eble -end- ne estas internacie konata vorto. Tame ĝi ja estas internacie konata vortoparto. Tiu latina sufikso -end- kaŝas sin en la nuna radiko agend-, ĉu ne? O'RyanW ( ) 00:05, 12. Apr 2007 (UTC)

La nova kontraŭargumento de Christof Krick redakti

En la nove enmetita kontrauargumento, Christof Krick skribas: "Per la enkonduko de na oni anstataŭigas unu escepton en Esperanto per alia". Tamen la posta klarigo ne klarigas kiu nova "escepto" aperas pro la uzo de "na". Se ne baldaŭ iu klarigos tiun kontraŭargumenton, mi denove forigos ĝin. Marcos 22:09, 29. Maj 2007 (UTC)

Ankaŭ mi scivolas tion. Tamen mi petas paciencon. Bill O'Ryan 07:57, 30. Maj 2007 (UTC)
Marcos, vi mem deklaris vin na-isto. Jam tio devus komprenigi al vi, ke vi ne facilanime tuŝu argumentojn kontraŭ la uzo de na. Simple dirite: vi havas intereson en la afero kaj pro tio vi ne estas senpartia prijuĝanto de la argumentoj. Bona moralo ĉi-okaze admonu sin deteni. – Mi klare komprenas, kion CK volis diri: ĝis nun estis tolerata la (iom tradicia, sed ja ekzemple neniom Zamenhofa) escepto tute ne aldoni akuzativo-markilon en certaj okazoj. La na-istoj nun proponas anstataŭ tio novan escepton uzu la prepozicion na en tiuj, laŭ ilia fantazio problemaj, okazoj, kiujn difini, krome, estos nova disputmarĉo. --Surfo 09:11, 30. Maj 2007 (UTC)
Surfo jam bone klarigis. Laŭ la fundamento oni devas marki la rektan objekton per akuzativa finaĵo -n. En la lingvouzo oni ne ĉiam faras tion, sed en kelkaj kazoj simple ne metas ĝin (kompreneble mi ne parolas pri la oftaj evidentaj eraroj). Nun vi povas mem decidi, ĉu ankaŭ tiuj kazoj estas lingvaj eraroj aŭ esceptoj de la regulo. La na-istoj nun ne volas forigi la regulon, sed por la esceptaj kazoj enkonduki novan markilon. Kiel oni nomu tion, se ne esceptoregulon?--Lambastono 18:14, 31. Maj 2007 (UTC)
Mi tute ne komprenas la logikon de Surfo kaj Lambastono ĉi tie. Laŭ mia kompreno la naisma propono (kiun cetere mi NE subtenas, krom eble en tre sibolriĉaj ĉirkaŭtekstoj kia matematiko kaj simbola logiko) estas ke la parolanto/skribanto havu la rajton uzi "na" sen kontraŭaj plendoj en regule akuzativaj situacioj kiam ajn, kaj nur kiam, laŭ la parolanto la akuzativo fonetike maleblas kiam ajn, kaj nur kiam, tiu parolanto/skribanto mem sentas bezonon por la de si dezirata nivelo de klareco, aŭ ritmo.
Aliuloj certe povas opinii ĉu temas pri akuzativa situacio, kaj opinioj en tio esperinde apenaŭ povas okazi, kaj se okasas, ne temas pri "na" mem. Aliuloj ankaŭ povas opinii pri la fonetika facileco de akuzativa finaĵo en la koncerna situacio, sed ja temas ne pri ilia buŝo, sed ja pri la buŝo de la parolanto. Se iu misuzas tiun rajton, tiu komreneble perdos seriozajn aŭskultantojn, kio estus tute en ordo.
Mi, do, ne komprenas kie troviĝas la meciita "disputmarĉo", nek pri kio temus iaj "esceptoreguloj".
Unu komparon: En Esperanto ĉiu parolanto/skribanto rajtas meti objekton antaŭ subjekton kiam ajn la parolanto sentas tion pli celtrafa aŭ klara. Ĉi tie ja ekzistas priskribaj principoj (tro ofte ignorataj de lernolibroj). Sed mi ĝis nun ne aŭdis pri ia tiarilata "disputmarĉo", kaj certe nek pri iaj "esceptoreguloj".
Marcos sendube korektos min se mi erare prezentis ismon kiun mi plejparte ne subtenas. Mi senrezerve deziras ke li faru tion. Bill O'Ryan 00:13, 3. Jul 2007 (UTC)

Du novaj kontraŭ-argumentoj de anonimulo redakti

Mi kunigis la du novajn kontraŭ-argumentojn de anonimulo, ĉar ili laŭ mia kompreno estis nur unu kontraŭargumento esprimita en du manieroj. Mi iom redaktis tiun kontraŭ-argumenton; mi opinias ke mi konservis la esencon de la argumento, kaj nur pliklarigis ĝin. Marcos 22:10, 2. Jul 2007 (UTC)

Mi ĵus rimarkis, ke ĉi tiu nova argumento preskaŭ samas al la antaŭlasta argumento, almenaŭ se oni legas la klarigojn pri tiu argumento, kiujn Surfo kaj Lambastono aldonis ĉi-supre. Ni certe ne ripetu argumentojn. Do mi petas, ke oni aŭ forigu unu el la du argumentoj (prefere la malplei klare skribitan antaŭlastan), aŭ klarigu kio estas la diferenco inter ili. Marcos 22:16, 2. Jul 2007 (UTC)
Neniu klarigis la diferencon inter la du lastaj argumentoj. Ĉar daŭre ŝajnas al mi, ke estas ripeto de la sama argumento per malsamaj vortoj, mi nun forigis la antaŭlastan listeron, kiu laŭ mi pli malklare prezentis la argumenton ol la lasta listero. Mi tamen invitas kritikon, se iu opinias ke tamen temas pri du malsamaj argumentoj. Marcos 11:01, 9. Okt 2007 (UTC)

La ekzemplojn de uzo redakti

mi devis enmeti kiel apartan sekcion, ĉar ili estas po unu ekzemplo por ĉiu uzkampo, kaj en la enkonduka alineo ne eblis doni ekzemplojn tuj en la unua frazo kie oni listigas la uzkampojn, ĉar nur en la dua frazo oni efektive klarigas, kiel (post la prepozicio, kun esprimo en baza formo ktp.) oni uzas la prepozicion. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:06, 8. Aŭg 2008 (UTC)

Interese,kiel esperanto vivis sen da dum tiom da tempo? Bone vivis! --P.Fiŝo 09:54, 23. Sep 2008 (UTC)

Ankaŭ en la ĉeĥa estas neklaraĵoj en la lingvo kaj oni ne inventas novajn prepoziciojn redakti

Pri superflueco de tiu ĉi "prepozicio" mi indikas ankaŭ unu ĉeĥan frazon: Malíř maloval dvě hodiny spící dítě. Traduko: Pentristo pentris du horojn dormantan infanon. Ĉu la infano dormis du horojn kaj la pentristo dum tiu ĉi tempo pentris aŭ ĉu la pentristo pentris nur du horojn, dum la infano dormis senĉese? Zuazua 12:04, 23. Mar 2010 (UTC)

Efektive, neniu homa lingvo estas centprocente senambigua, kvankam eblus atendi de artefarita lingvo ke ĝi strebos pli proksimiĝi al tiu idealo (eble loĝbano aparte multe sukcesis pri tio). Ĉiukaze, tamen, vikipediaj artikoloj, kaj ĝis alta grado ankaŭ diskutpaĝoj kiel tiu ĉi, ne estas loko kie oni diskutu pri la fenomenoj en la artikoloj menciataj. Ĉi tie oni nur verku artikolon kiu priskribas la mondon; por pridiskuti la mondon aŭ volis ŝanĝi ĝin, oni trovu alian forumon. Se vi havas sciigindajn komentojn kontraŭ aŭ por iu lingva fenomeno, konsideru kontribui ekz. al la retejo "Lingva Kritiko", kie pri "na" jam unufoje per longa artikolo iu faris tion (ligilo estas inkluzivita en la listo de Eksteraj ligiloj ĉi-artikole). Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:04, 15 Jan. 2012 (UTC)
La artikolo mem estas blufa propagando de la naistoj, kun fantaziaj frazoj kiel "en parolo la uzo de na aparte oftas" aŭ "situacioj en kiuj ne taŭgas uzo de la akuzativa finaĵo -n". Tiuj naistoj eĉ arogis al si la rajton redakti la ĉapitron pri kontraŭaj argumentoj, tiel montrante sin senskrupulaj daŭrigantoj de la ĝenerale diktatorema tradicio de niaj lingvoreformaj skoloj. La artikolo, en sia nuna stato estas neinda por Vikipedio, kiu estu enciklopedio, ne propagandilo de homoj, kiuj ĝuas trudi siajn preferojn al aliaj lingvanoj. – Kion mi ĵus diris, estis certe konvena kontribuaĵo por ĉi tiu diskutpaĝo por la artikolo, ĉar simple temis pri la artikolo. Konsiderante la staton de la artikolo, la kontribuo de Zuazua estis tute komprenebla kaj adekvata argumento por eniri la artikolon mem. Se li ĝin tien metus, iu naisto ĝin tuj forredaktus, kaj tial estas bone konservi ĝin ĉi tie. --Surfo 09:07, 16 Jan. 2012 (UTC)
Re: Blahma: ... diskutpaĝoj kiel tiu ĉi, ne estas loko kie oni diskutu ... Ĉu vere? Certe vi misrigardis, kiel nomiĝas tiu ĉi paĝo! Petr Tomasovsky 16:51, 16 Jan. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Na (prepozicio)".