Distrikto Balmazújváros

La Distrikto Balmazújváros [balmazUjvAroŝ), (hungare Balmazújvárosi járás) estas distrikto en Hungario en departemento Hajdú-Bihar. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ Tiso en la okcidenta parto de la departemento.

Distrikto Balmazújváros en Hungario
Putoj en Hortobágy

La distrikta ĉefurbo estas Balmazújváros, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 2 estas vilaĝoj.

La areo estas 827,44 km², kie loĝas 29 616 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri bestobredadoj (ĉevaloj, bovoj, ŝafoj, diversaj birdoj, eĉ fiŝoj) kaj agrikulturo. Apartenaĵo de la distrikto estas Hortobágy (Nacia parko), kiu estas simbolo de Hungario.

HistorioRedakti

Tiu distrikto funkciis jam inter 1876-1901, sed la distrikta ĉefurbo estis Debrecen. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013. Balmazújváros iĝis nova administra centro depost refondiĝo de la distrikto.

KomunumojRedakti

FontojRedakti

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio