Distrikto Delitzsch
La Distrikto Delitzsch (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Torgau-Oschatz kunfandiĝis al nova distrikto Norda Saksio (germane Landkreis Nordsachsen). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Leipzig, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Norda Saksio apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
Distrikto Delitzsch | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Landkreis Delitzsch | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Delitzsch | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003) | 124 874 | ||
Loĝdenso | 147 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 852,12 km² | ||
Distrikto Delitzsch sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 51° 31′ 48″ N, 12° 20′ 24″ O (mapo)51.5312.34Koordinatoj: 51° 31′ 48″ N, 12° 20′ 24″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | DZ | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Distrikto Delitzsch [+] | ||
La samnoma urbo Delitzsch estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 852,12 km² loĝos 124.874 homoj; do meznombre 147 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la eksa distrikto Delitzsch estas signita per 5.
Najbaraj distriktoj estis oriente Torgau-Oschatz, sudoriente Muldental, sude Leipziger Land kaj la eksterdistrikta urbo Lepsiko (Leipzig). Saksi-anhaltaj distriktoj najbaris en la okcidento (Saalkreis) kaj en la nordo (Bitterfeld kaj Wittenberg).