Distrikto Grafschaft Bentheim

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Grafschaft Bentheim en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Nordhorn
Areo: 980 km²
Loĝantoj: 141269
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 137 po km²
Aŭtokodo: NOH
Municipokodo: 03456
Komunumoj: 26
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Grafschaft Bentheim [GRAFŝaft BENThajm] (germane Landkreis Grafschaft Bentheim) - Grafschaft estas "graflando" - situas en la pleja okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la urbo Nordhorn, sed ĝian nomon la graflando havas de la urbo Bad Bentheim.

La distrikto havas areon de 980 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 141 269 loĝantojn. Okcidente la distrikto limas al Nederlando.

Geografio redakti

La regiono estas ebena, kaj ne nur laŭ pejzaĝo similas al la najbara Nederlando: ankaŭ kulture, arkitekture kaj laŭ lokaj kutimoj la influo de la najbara lando senteblas. La nordorientan limon de la distrikta teritorio konsistigas la rivero Emso, kiu fluas norden kaj dividas la teritorion de la urbo Lingen (en la najbara germania distrikto Emsland) oriente de la rivero. Krome la distrikton kaj interalie ties komunumojn Ohne, Schüttorf, Nordhorn, Hoogstede kaj Emlichheim de sudoriento al nordokcidento trafluas la rivero Vechte, kies vojo post la distrikto daŭrigas sian vojon en Nederlando.

Rilatoj al Esperanto redakti

En la distrikta ĉefurbo Nordhorn ĝis la mezo de la 20-a jarcento ekzistis Esperanto-grupo, pri kiu atestas urba Zamenhofstrato, kun samnoma bushaltejo; en la strato situas unu el la urbaj mezlernejoj, tiel ke la strata nomo konatas inter la urbaj lernejanoj.

Inter la partneraj urboj de Nordhorn estas la urbo Malbork, germane Marienburg, en la regiono Pomerio de norda Pollando. La urbestro Meinhard Hüsemann de Nordhorn kun delegacio en 2002 kune kun la vicurbestrino de Malborko, d-rino Danuta Stanek Gutowska, en la esperantista "Parko de la Mondo" en Malborko inaŭguris Esperanto-memorŝtonon "ARBO DE PARTNERECO" kaj tie apude de la ŝtono plantis aceron.

 
skema mapo de la distriktaj komunumoj

En la urbo Lingen tuj oriente de la distrikta limo, markita per la rivero Emso, najbare al la distrikta komunumo Wietmarschen, ekde 2002 la esperantistino Dagmar Schütte estas profesorino pri komunikada scienco kaj studa dekanino ĉe faka altlernejo. Krome ekde 2011, la kuracisto kaj eksa esperantomovada motoro Thomas Pusch en tiu urbo gvidas konsultejon pri porinfana kaj -junula psikoterapio, kun multaj pacientoj el la graflando Bentheim, sed en la regiono pasigas nur parton de ĉiu semajno, ĉar lia familio vivas en suda Germanio. Sendepende de tio, en Lingen nun ekzistas la plej proksima loka Esperanto-grupo.

Eksteraj ligiloj redakti